Espéranto Indre

Torpedo-18 : Pedagogiaj Tagoj en Herzberg am Harz hibride

vendredi 29 septembre 2023 par Nicole Blot

TORPEDo-18 : 29.09-02.10.2023, prelegoj, diskutforumo pri instruado (hibrida evento)
La Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia estas evento por interesiĝantoj pri instruado de Esperanto. Ĝi ofertas fakprelegojn, forumon, spertinterŝanĝon, diskutadon.
La kelktagan eventon organizas Esperanto-Centro Herzberg/Klerigejo de GEA kaj AGEI, germana landa sekcio de ILEI.
Ĝi ofertas fakajn programojn por interesiĝantoj pri Esperanto-instruado, trejnadon por instruemuloj, platformon por spertaj kaj malpli spertaj gekolegoj por spertinterŝanĝo, lernado unu de la aliaj.
Prelegontoj : Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Martin Ptasinski
La hibrida formo ebligas ĉeeston en la Esperanto-Centro kaj retan aliron por virtualaj partoprenantoj.
Atenton : en vendredo (29.09.2023) la programeroj estas nur por ĉeestantoj en Esperanto-Centro Herzberg. Reta atingeblo en certaj horoj en sabato, dimanĉo kaj lundo (30.09-02.10.2023).
Adreso : Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg an Harz, Grubenhagenstr. 6. Eblas favorpreze tranokti kaj manĝi en la Centro aŭ en la ĉirkaŭaĵo. Bv. kontakti nin : espeanto-zentrum web.de
Rete (horzono : Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna) : por virtuala partopreno bv. rigardi la detalan programon ĉe https://eventaservo.org/e/4e8b3f (sub Dosieroj) kaj elekti la horojn markitajn per R (=reta). bv. rigardi la horaron (Torpedo-programo, pdf.) Rekta ligilo : https://us02web.zoom.us/j/88011804771, kodo : 18872021
Bonvenon, ĉu persone, ĉu virtuale !
Kun multaj salutoj,
Zsófia Kóródy (prezidanto de AGEI), Peter Zilvar (gvidanto de Esperanto-Centro Herzberg)


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License