https://bobelarto.ink/maratono/
La Literatura Duonmaratono okazos post iiiiom pli ol du semajnoj ! Espereble vi jam aliĝis, sed se ne, do mi konvinku vin pri tio per la freŝa-plena-bunta-aventura programo kiun ni organizis nur por vi !
Nepre aliĝu oficiale por partopreni en lotumado !
Estimataj,
Ĉi kune ni sendas al vi broŝuron pri nia 14a Himalaja Renkontigxo okazonta ekde la 26-a februaro ĝis la 8-a de Marto, 2024. Ĉi-foje, ni celas gvidi la partoprenantojn al mondfama turisma loko de Nepalo nomigxanta Mardi Himal. Ni okazigas diversajn esperantajn eventojn, kiuj stimulas (…)
15a Himalaja Renkontiĝo, 2026 en Nepalo.
Broŝuro de la 15-a Himalaja Renkontiĝo, kiu okazos en Nepalo inter la 26-a de februaro kaj la 8-a de marto 2026.
Ĉi-foje ni planas konduki la partoprenantojn al la mondfama turisma regiono Langtang, unu el la plej belegaj lokoj de Nepalo. Dum la (…)
Saluton, kara,
ĉu vi jam planis vian jarfinon ? Eble vi ŝatos veni al la 21a Novjara Renkontiĝo, ekde la 27a de decembro, en la junulargastejo de Wiesbaden, kiel kutime unu semajnon, ĝis la 3a de januaro 2025.
Aliĝis ĝis nun 129 homoj el 14 landoj ; feliĉe la duono venas el eksterlando. Venos (…)
Saluton,
jen ni invitas vin al la 21-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 14-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
de la 27-a de decembro 2024 ĝis la 3-a de januaro 2025
denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno,
en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable (…)
Jen ni invitas vin al la 22-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 15-a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj) de la 27-a de decembro 2025 ĝis la 3-a de januaro 2026
denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno, en la junulargastejo, en kiu ni jam (…)
Ĉi-jare la Printempa Semajno Internacia okazos kune kun NEMO = Novula Esperanta Mezaĝula Okazaĵo, estas renkontiĝo por interkonatiĝo de novaj Esperanto-parolantoj de la meza generacio.
NEMO okazos de la 17.04.25 ĝis la 21.04.25
Pliaj informoj en Esperanto : https://www.esperanto.de/eo/nemo-eo (…)
Kamaradoj,
SAT-Amikaro ĉi-jare organizas sian 76-an kongreson ! Pli ol iam, Esperanto estas ilo al socia kulturo sen limoj.
Vi trovos alkroĉitan nian plej novan bultenon dediĉitan al la kongreso, kiu okazos de la 30-a de marto ĝis la 1-a de aprilo en Bouresse (sude de Poitiers).
Ne hezitu (…)