Espéranto Indre

INVITO al la ILEI-kongreso 2025 – Beogrado, Serbio

mercredi 25 décembre 2024 par Nicole Blot

Karaj amikoj,
Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kore invitas vin al la 58-a kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu okazos unuafoje en Beogrado, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025 ! Ĉi tiu evento estos neforgesebla okazo por kunveni, lerni, kaj ĝui la unikan etoson de la ĉefurbo de Serbio.
La ĉefa temo de la kongreso kaj ties simpozio estas : Artefarita intelekto kaj lingvolernado.
Kial vi nepre partoprenu ?
Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn amikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el siaj spertoj. Abundos la turisma kaj kultur-arta programo en la tradicia amika etoso de la ĉefevento de ILEI.
Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj ! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo.
Kotizrabatoj : Ne maltrafu la ŝancon ĝui kotizrabaton de la unua aliĝperiodo ! Plie, tiuj, kiuj aliĝas antaŭ la fino de ĉi tiu jaro, ricevos aldonan frualiĝan rabaton.
Kie vi trovas pliajn informojn ?
Retejo de la kongreso : 2025.kongreso.org (klaku al la logotipo de ILEI por pluiri al la ĉefa paĝo) aŭ 2025.kongreso.org/ilei-chefa.html
Rekta ligilo al la aliĝilo : 2025.kongreso.org/alighilo.html
Eventaservo : eventaservo.org/e/ILEI-58
Telegram-grupo : t.me/Beogrado2025
Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin : ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj kunlaboron por fari ĉi tiun kongreson memorinda, samkiel la antaŭe organizitaj internaciaj renkontiĝoj en Serbio, ekzemple : ILEI-kongreso en Ĉaĉak, antaŭ 5 jaroj, kaj la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Zemuno, aŭguste 2024 !
Kore, nome de LKK, Aranka Laslo


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License