Espéranto Indre

Hori Jasuo - La 94a Sumoo komenciĝos la 13an de julio

dimanche 29 juin 2025 par Nicole Blot

Karaj amikoj,
La 94a Sumoo komenciĝos la 13an de julio. Mi atendas vian aliĝon.
Miaj respondoj estos senditaj fine de tiu ĉi semajno, c^ar mi vojaĝos al la marborda regiono de norda Japanio, kiun atakis la granda cunamo en 2011. Mi helpis la suferintajn gelernantojn tie dum 9 jaroj, kaj ni planis okazigi la finan ceremonion en marto 2020, sed pro la kronvirusa pandemio ni ne povis okazigi ĝin, do la fino ne estis kontentiga por mi. Hazarde mi havas okazon vojaĝi al tiu regiono, do mi planas vojaĝi dum 5 tagoj por vidi la nunan staton de la damaĝitaj lokoj, kaj mi finos la helpon.
HORI Jasuo
http://www.esperanto-sumoo.pl/


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Vidéos , films   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License