Espéranto Indre

La 110a UK en Brno prokrastita je unu semajno

mardi 3 décembre 2024 par Nicole Blot

La 110a Universala Kongreso de Esperanto, antaŭe planita por la 19-26a de julio 2025, okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 por eviti koincidon kun korbopilka kaj motorciklista eventoj en/apud Brno. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/11/brno-5/
UEA informas, ke pro neatenditaj cirkonstancoj la dato de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) devis esti ŝanĝita. La UK, antaŭe planita por 19-26 julio 2025, nun okazos la sekvan semajnon, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025.

La ŝanĝo estis necesa por eviti koincidon kun alia pli granda evento en la regiono de Brno, kio kaŭzus nedisponeblecon de loĝlokoj kaj konsiderindan altigon de ties prezoj dum la kongresa periodo. UEA jam estas en rekta kontakto kun la ĝisnunaj aliĝintoj. Tiu ŝanĝo estas por la plej bona ĝuo de la kongresanoj kaj spegulas la diligentan laboron de la Kongresa Fako de UEA kaj de la Loka Kongresa Komitato (LKK). Ili sukcesis rapide certigi, ke la evento povos okazi laŭ la plej bonaj kondiĉoj por niaj gastoj laŭ la nova dato.

Pro tiu ŝanĝo la limdato de la unua plej favorpreza aliĝperiodo estis plilongigita ĝis la 15-a de decembro 2024. UEA invitas ĉiujn ankoraŭ nealiĝintajn profiti de la nova limdato, aliĝante ĉe https://uk.esperanto.net.

Nuntempe oni pretigas ĉiujn bezonatajn datumojn por la Dua Bulteno, kiu aperos ĝis fino de la jaro. En ĝi haveblos favorprezaj tranoktebloj, samkiel interesaj ekskursoj, inkluzive de la antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj.

La dato-ŝanĝo okazis kunlabore kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La 58-a ILEI-Kongreso, planata por okazi en Beogrado, Serbio, nun okazos la semajnon antaŭ la 110-a UK. La teamoj de la 110-a UK kaj de la 58-a ILEI-kongreso devos kunlabori ankaŭ por ebligi bustransportadon de kongresanoj rekte inter la du kongresejoj, de Beogrado ĝis Brno. Pliaj informoj pri la 58-a ILEI-kongreso, kiel la aliĝilo, aperos baldaŭ ĉe https://www.ilei.info.
— 


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License