Saluton !
Unuflanke mi povas sendi al vi la ĝojigan informon, ke jam 79 homoj
aliĝis al la venonta Novjara Renkontiĝo okazonta ĉi-jarfine en Wiesbaden
Inter la aliĝintoj estas 43 homoj el eksterlando, 36 el Germanio, 14
infanoj kaj junuloj.
La plimulton de la aliĝintoj vi povas vidi sur (...)
TORPEDo-18 : 29.09-02.10.2023, prelegoj, diskutforumo pri instruado (hibrida evento)
La Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia estas evento por interesiĝantoj pri instruado de Esperanto. Ĝi ofertas fakprelegojn, forumon, spertinterŝanĝon, diskutadon.
La kelktagan eventon organizas (...)
Saluton karaj Samideanoj,
Ni invitas vin al la Amuza Posttagmezo kiu okazos la 23an de septembro en Saint Genouph apud Tours. Pli da informoj vi trovos en la ligita dokumento.
Disvastigu sen modero la informon.
Plejkore Pierrette Formen
Prezidantino de la TEK-Turlanda Esperanta (...)
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1113
2023-07-21
108-A UK EN TORINO : HIBRIDAJ PROGRAMEROJ KAJ FAKA FORUMO
Signifa parto de la programeroj de la UK en Torino estos hibridaj, tiel ke eblos partopreni defore per Zoom.
Temas precipe pri la scienca programo, nome 9 IKU-prelegoj (el kiuj 3 (...)