Espéranto Indre

Londona Esperanto-Klubo (LEK) - Novaj Esperanto-kursoj

dimanche 11 août 2024 par Nicole Blot

Saluton !
En septembro, la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie :
https://londonaesperantoklubo.com/o...
Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.
Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.
Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.
La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.
Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.
Amike,
Anthony


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License