Nova Urbo februaro 2020

vendredi 28 février 2020

Ĉi-jare ni publigos iom da artikoloj pri du landoj : 1. Kanado – pro la okazonta Universala Kongreso en Montrealo kaj 2 - pri Japanio kiu organizas la 32-an Olimpikon en Tokio.

Krom tio vi trovos kelkajn artikolojn pri “ Valentena Tago” – la Festo de Geamantoj, kiun celebras milionoj en ĉiuj kontinentoj. En artikolo pri “rompitaj koroj” vi legos, ke amo perdita povas kaŭzi ne nur ĉagrenojn. Bonŝance, en kelkaj landoj ĉe tiu okazo estas deklarita samtempe “Tago de Familio”.

En januaro pasis 100-a datreveno pri Chiara Lubich - la genia virino, kiu fondis Fokolaran Movadon kaj fariĝis “patrino” por milionoj. Legante la optimistajn pensojn en libro “Ne ekzistas dorno sen rozo” - ni memoru en malfacilaj momentoj, ke Malantaŭ ĉiu ombro troviĝa lumo.

Agrablan legandon, amike – NU red.

Nova urbo februaro 20

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 32 / 121127

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License