Raporto el Cxinio - Zhang Fude
Karaj amikoj, Saluton !
Antaŭ monato vi skribis al mi kaj zorge demandis : “Kiel vi fartas ? Ĉu bone ?”
Nun la kronvirusa epidemio jam atakas la tutan mondon, ankaŭ vian landon. Kiel fartas vi kaj viaj familianoj ? Mi deziras sanon kaj feliĉon al vi kaj viaj proksimuloj. Restu singardaj !
Laŭ la sperto mi donas al vi iom da konsiloj :
Unue, ne tro timu la epidemion. Ĉar ĝi estas antaŭgardebla kaj barebla. Sed ni ĉiuj devas sufiĉe atenti pri ĝi. Kaj tre grave estas, ke oni devas rapide kuraci se malfeliĉe suferus je la malsano .
Due, kelkaj proponoj :
1. Restu hejme dum la danĝera infekta tempo. Se nepras iri eksteren al amasejo, kunportu buŝ-ŝirmilon (maskon).
2. Konservu iom da manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj.
3. Bone kaj kutime lavu la manojn kiam vi revenas el ekstero.
4. Prenu pli da Vitamino C. kiu povas fortigi la imunecon.
5. Ofte trinku varman akvon (teon, kafon ktp.) por teni la malsekon de la gorĝo.
6. Komuniku (babilu, kantu kaj dancu) kun esperantaj amikoj per interreto.
Mi kredas, ke la homaro finfine venkos la epidemion kaj ni denove kunvenos en nia granda familio, Esperantujo.
Mi aspiras la tagon, en kiu ni refoje premos al ni reciproke la manojn en via urbo aŭ en mia urbo. Ĉar mi neniam forgesas la agrablajn tagojn, en kiuj mi ĉeestis en via tenera hejmo.
Kun elkoraj bondeziroj
Amike
Fude
fr
Chez nos voisins, proches ou lointains
Nouvelles du monde
Des nouvelles de Chine
?
|
OPML
?