Espéranto Indre

BET-59 en Litovio sekvontjare invitas

jeudi 24 octobre 2024 par Nicole Blot

Estimataj kaj karaj ,

La 59-aj tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj denove reale kaj fizike okazos en Litovio la 5-13-an de Julio, 2025, chi-foje en la dua urbo de Litovio Kaunas, en la universitato Vytautas La Granda, kiu kaj Monda Centro de Litovoj estas kunorganizantoj de BET-59. Litova Esperanto-Asocio invitas Vin chiujn partopreni kaj partoprenigi aliajn.
Detalaj informoj pri la arangho estas en Informa bulteno pri BET-59 chi-tie :https://sezonoj.ru/2024/07/bet-146/
Reta alighilo al BET-59 estas trovebla chi-tie : https://mallonge.net/bet59
BET-59 havas chiuflankan subtenon kaj helpon de urbaj instancoj de Kaunas kaj ankau de la tutlandaj shtataj instancoj de Litovio.
Partoprenantoj de BET-59 havos luksajn kondichojn por laboro kaj ripozo.
BET-59 estos vere altnivela internacia esperantista arangho kaj programe kaj organize. La programo kiel kutime dum BET-oj estos tre varia kaj interesa.
Ni atendas ne malpli ol 500 partoprenantojn el 30-40 landoj.
Litovaj esperantistoj faros chion eblan por kontentigi chies dezirojn kaj gustojn.
Konstante aktualigataj chiuspecaj informoj pri BET-59 estas en ties retejo :http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=bet59
Aparta rubriko pri BET-59 estas ankau en la novajhretejo La Ondo de Esperanto, kie estas akumulataj chiuj gravaj informoj pri la arangho :https://sezonoj.ru/
Chiujn aktualajn informojn pri BET-59 liveras ankau la Eventa Servo :https://eventaservo.org/e/BET-59
Listo de jamaj alighintoj al BET-59 estas chi-tie : http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=bet59&page=1&sn1=&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=15
Artikolo pri urbo de BET-59 Kaunas estas chi-tie :https://sezonoj.ru/2024/09/bet-148/
Videofilmeto pri Litovio en Esperanto estas spektebla chi-tie : http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=BET56&page=1&sn1=&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=5
Bonvolu plani Vian partoprenon en tiu-chi grava internacia esperantista arangho kaj disvastigi informojn pri sekvontjara BET-59 tra diversaj internaciaj kaj Vialandaj naciaj esperantistaj informkanaloj.
La arangho estos vere multnombra, interesa kaj utila. Partoprenu mem kaj invitu la aliajn.
Esperante, ke Vi kaj multaj aliaj esperantistoj partoprenos
Amike,
Povilas JEGOROVAS
pjegorovas@yahoo.com


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License