SEL Serbia Esperanto-Ligo - Progresigaj internaciaj retkursoj
Progresigaj retkursoj
Se vi jam lernis Esperanton kaj volas plilertiĝi en la lingvouzo, vi estos bonvena en internaciaj retkursoj de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) :
1. Konversaciaj ekzercoj, de la nivelo A2/B1 al B2, gvidanto : Nedeljka Ložajić (Nedeljka Loĵajiĉ) :
Amika etoso kaj amuzaj dialogoj
Ĉiutagaj temoj kaj viaj spertoj el kaj ekster Esperantujo
Pliriĉigo de la vortprovizo
Komuniklertoj en diversaj situacioj
2. Konversacia kurso : de la nivelo B1/B2 al C1, gvidanto : Radojica Petrović (Radojica Petroviĉ) :
Kunlabora etoso ; komuna kreado de novaj scioj kaj komuniklertoj
Interŝanĝo kaj debatoj pri esperantujaj kaj eksteresperantujaj temoj
Aŭtentaj studmaterialoj :
E-literaturaj verkoj, gazetartikoloj, eseoj de kursanoj mem
Interkultura komunikkompetento
Vortprovizo, parolturnoj, parolstiloj
3. Gramatiko de Esperanto : nivelo : B, ekde la Fundamenta Gramatiko de L. L. Zamenhof ĝis specifaj gramatikaj konsideroj kaj komprenoj tra intensaj ekzercoj kaj studado de aŭtentaj E-fontoj ; gvidanto : Radojica Petrović (Radojica Petroviĉ) ; ekzemplaj ekzerceroj :
Se vi deziras ĉirkaŭvojaĝi la mondon, sed ne havas sufiĉan monon por fari tion, ĉu tio signifas, ke vi mankas monon por la modvojaĝo ?
Karlo havas fratinon Olga, la fratino de Stevo nomiĝas Stela. Karlo kaj Stela promenas kune kaj Stevo vidas ilin. Ĉu tio signifas, ke Stevo vidas Karlon kun lian fratinon ?
Ĉu veras, ke iso asis kaj aso isos ?
La Unua Libro de Esperanto aperis en la jaro 1887. Ĉu tio signifas, ke ĝi estas publikita en la 19-a jarcento ?
Rikardo proponas novan projekton kaj vi samopinias kun li. Ĉu tio signifas, ke vi akordas kun la projektpropono de Rikardo ?
Via Esperanto-klubo organizas kursojn, art-vesperojn, vojaĝojn, literaturajn konkursojn kaj multon alian. Ĉu tio signifas, ke via klubo plenumas multajn aktivecojn ?
Ĉiuj tri kursoj estas inkluzivaj por vidantoj kaj nevidantoj.
Eblas aliĝi per
https://forms.gle/D1g5avmrM1mnGBGF9
Bonvenon !
Nicole Blot
Articles de cet auteur
fr Espéranto Les congrès, stages ?