BaRok-Projekto - "Sola Hirund" el la kulisoj

vendredi 26 février 2021 par BLOT Nicole

Du gravaj informoj
Muzikvideo " Sola hirund’ "
La 5a de Marto 2021 aperos la muzikvideo "Sola hirund’" por anonci la finpreparojn de la albumeto KVIN JARCENTOJ de BaRok-Projekto.
Jen ĉi tie fotorakonto kaj videoprezento de la laboro en kulisoj :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/175-barok-projekto-sola-hirund-el-la-kulisoj.html
***********
Invito al la 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj 2021
La festivalo estas dediĉita al infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj.
Ĉiu partoprenonto bonvolu alsendi vian videon kun registrita kanto en la lingvo Esperanto kun samtempa alsendo de la partituro kaj la teksto de la kanto – ĝis la 15-a de aŭgusto – www.esperanto-festivalo-vroclavo.eu.
Tiel okazos konkursa provaŭdo de partoprenantoj. Antaŭ ĉio bonvolu sendi plenigitan aliĝilon.
Ĉi-jare la publiko aljuĝos sian premion, la Publik-premion, nur al video-kantoj.
La voĉdonado okazos rete ekde la 15-a de aŭgusto.
La Festivalo okazos en tri kategorioj :
1) koruso aŭ ensemblo,
2) solisto.
3) registrita en studio.
La 12-an de septembro – okazos Koncerto de la Premiitoj rete.
Ĉiaj informoj estas riceveblaj ĉe la adreso : festivalo.eo@gmail.com (skribu en la temo de la mesaĝo : E- kanto) aŭ telefone +48 692 551 131, +48 606 858 640, www.ecem.com.pl / https://www.facebook.com/efekantoj/


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 22 / 136636

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site Muziko   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License