UEA - Afabla invito al virtuala kongreso

vendredi 24 juillet 2020 par BLOT Nicole

Karaj membroj (kaj eks-membroj) de Espéranto-France,
Tre baldaŭ komenciĝos la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) https://vk.mondafest.net/.
Ĉiuj membroj de Espéranto-France estas bonvenaj aliĝi al tiu historia unika evento.
Ĝis dimanĉo 26.07 membroj de UEA povas aliĝi senpage.
Pluraj programeroj kaptos vian intereson :

  • diskutoj pri la Festivala Temo
  • Virtuala Movada Foiro
  • Faka Forumo
  • Akademio de Esperanto
  • Tago de Lernado
  • Legantoj de la revuo Esperanto
  • prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj
  • Aŭtoraj Momentoj kaj Libroj de la jaro
  • Oratora Konkurso
  • Kunmanĝado tra la mondo
  • Monda Ekskursa Tago
  • ... kaj multaj surprizoj vin atendos
    sen forgesi la tradician komitatkunsidon, kiu okazos unuafoje en la reto.
    Legu pliajn informojn en la Gazetara Komuniko n-ro 894, ĉi-sube.
    Malpli ol unu minuto sufiĉas por aliĝi. Nur necesas tajpi vian UEA-kodon kaj vi estos en la listo de aliĝintoj, kiu jxus superis 1000 homojn.
    Rapidu, restas nur 3 tagoj (ĝis la 26-a julio) por aliĝi senpage : vk.mondafest.net/,
    Kore ALeks

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 28 / 124787

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License