Espéranto Indre

Grésillon - pri la oktobra staĝo kaj Restaŭro de la oratorio

dimanche 6 octobre 2024 par Nicole Blot

Saluton
Mi petas informi viajn amikojn kaj lernantojn pri la oktobra staĝo en Grésillon, aparte tiujn kiuj ne regule uzas komputilon kaj retmesaĝon.
Homoj kun modestaj rimedoj aliĝu je duona prezo aŭ kontaktu nin por subvencio.
Informoj en gresillon.org/autuno, france gresillon.org/automne
Aligo en gresillon.org/aligho, france gresillon.org/inscription
Bert
PS : se vi ne plu aktivas en Esperantujo, bonvolu informi min

Ni petas vian helpon por informi viajn amikojn pri nia venonta kursaro.
La kurso Aŭtunas okazos de lundo, la 21-a de oktobro 18h ĝis merkredo, la 30-a de oktobro tagmeze
- Renée Triolle el La Ciotat instruas la plej altan nivelon kaj proponas FEI-ekzamenojn.
- Alain Delmotte, devena el Belgujo, instruas la mezan nivelon kaj ankaŭ la japanan abakon ’soroban’
- Frank Lappe el Frankfurto paroligos komencantojn kaj ankaŭ proponas praktikan kurson pri unua helpo (sukurismo) en Esp.
- Bernard Bigonnet el Vaucluse gvidos ĥor-kantadon kun Interkant kaj poste kantan metiejon
- Larysa Osadĉuk, devena el Ukrainujo, praktikos kun vi origamion, la japanan arton de paperfaldado.
- La infanoj iros al la naĝejo kaj preparos por la halovena popola festivalo

Karaj societanoj de Greziljono
Fone de la oficejo, kaŝiĝas pordo kondukanta al la oratorio, en kiu nun troviĝas nia libroservo-rezervejo kaj aliaj aĵoj.
En ĉi tiu oratorio dormetas belaj vitraloj, kiujn oni povas admiri de ekstere kaj de interne : gresillon.org/oratorio.
Bedaŭrinde, ĉi tiuj vitraloj estas parte difektitaj pro la tempopaso kaj vetero.
Ili estas religia heredaĵo sed ankaŭ kultura kaj arta heredaĵo konservenda en bona stato.
Ateliero pri kreo kaj restaŭro de vitraloj en la urbo Saumur povas ilin ripari kaj pli bone sekurigi ekstere.
Ni ankoraŭ bezonas 1740 € da donacoj por pagi ĉi tiun laboron. Viaj donacoj ebligos atingi tiun sumon.
Asocio por la protekto de la religia heredaĵo de Anĵuo situanta en Saumur povas interveni por doni impostkvitancon ebliganta francan impostredukton je 66%
Se vi deziras helpi Greziljonon, bonvolu skribi al : kastelo@gresillon.org
M.C.E - Maison Culturelle de l’Espéranto
1310 route du Lude, Grésillon – Saint Martin d’Arcé– 49150 Baugé en Anjou – France
Téléphone : 02 41 89 10 34 (répondeur)
Courriel : kastelo@gresillon.org
Site : gresillon.org
SIREN : 522 621 556


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des associations françaises  Suivre la vie du site Maison culturelle de l’Espéranto - Château de Grésillon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License