Pola turneo Fleury les Aubrais junio 19

mardi 30 avril 2019

Saluton al ĉiuj !

Kiel vi jam scias, dudeko da polaj Esperantistoj venos en Francio komence de junio.

La grupo el Pollando, de Wrocław pli precize, estas tre diversa : poetoj, muzikistoj, dancistoj kaj artistoj pri florarto, kuirado kaj reciclado de diversaj forĵetaĵoj, preleganto. Ili ĉiuj montros siajn talentojn kaj ekkonigos lian regionon al la spektantoj. Ili uzos esperanton kiel komunikilo.

Fakte, nur la orleananoj konsentas gastigi ilin kaj engaĝiĝis akcepti tiun turneon kaj organizi spektaklojn, helpe de la surloka poldevena asocio.
Ili klopodos gastigi, konsciante pri la aparta graveco de tiu turneo por vidigi al neesperantista publiko, kiel efike funkcias la internacia lingvo. Certe tia sperto plibonigos la famo de nia lingvo. Tamen restas tikla afero : la veturado. Niaj polaj samideanoj luprenos buson, kiu multe kostas kvankam ili ne estas aparte riĉaj. Ili petis monsubtenon de sia urbo, Vroclavo, kiu helpas sed tio ne sufiĉos. Aliflanke la orleananoj gastigontoj ne povos ĉion pagi, kompreneble.
Por ebligi la busveturadon kaj pagi survojajn tranoktojn, ankoraŭ mankas 4000 €, sed tiu problemo facile solveblas.

Se ankaŭ vi konscias pri la utileco de tiu aranĝo, vi povas helpi nin. Ni decidis estigi monkolekton per interreto. Sufiĉas doni kelkajn eŭrojn, la gutetoj iĝos rivero se ĉiuj partoprenas kaj tiele efektiviĝos tiu alloga programo.

Pripensu, ĉu ne estus mizere rezigni tian aferon, nuligi trafan okazon por vive reklami, diskonigi Esperanton ?

Kiel partopreni ?
Eblas donaci per tiu sekura retejo (Onparticipe.fr), kiu kutime kolektas monon por asocioj. Simple alklaku la ligilon…

Kompreneble ni invitas vin partopreni en la spektakloj kaj metiejoj. La donacintoj ricevos personan inviton.
Ju pli da Esperantistoj el diversaj landoj ĉeestos kaj interparolos, des pli tio impresos la publikon kaj emfazos la utilecon de la internacia lingvo !

Jes, ni bezonas ne nur monon sed homojn, kies agemo alte taksigos Esperanton. Tiamaniere vi ĉiuj profitos de la kunordigita reklamo !

Ne hezitu plusendi kaj transsendi tiun informon !

Enkalkulante vin en tiu alloga programo, ni kunordigantoj plej kore salutas vin !
Eblas helpi la projekton per ĉeko rekte sendota al nia asocio Liens du Monde.
Tiucele, jen utilaj informoj :
ĉeko al : "Les Liens du Monde"
nia poŝta adreso "Claudine Baye
9 avenue des cosmonautes
45400 Fleury-Les-Aubrais"

Marcelle Provost kaj Claudine Baye (Liens du Monde, Fleury-les-Aubrais) kunlabore kun Espéranto-Lozère

Pola turneo programo

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 79 / 92964

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Chez nos voisins, proches ou lointains  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License