Accueil > Nouvelles des associations françaises > Maison culturelle de l’Espéranto - Château de Grésillon

Greziljono - Por la festoj donacu Esperanto-eventon en printempo aŭ somero
Por la festoj donacu Esperanto-eventon en printempo aŭ somero
Saluton !
Bona novaĵo pri Duolingo : Eblas plu lerni E-on per la franca lingvo.
Bona novaĵo pri Greziljono : Okazos deko da E-eventoj inter aprilo kaj aŭgusto 2025 :
Printempa studperiodo kun intesivaj kursoj kaj KER-ekzameno
Koruso kantado kun Interrkant kaj Biciklado kun BEMI
Ekskursaj tagoj post la kongreso de Eo France
Maratona kursaro ankaŭ por blinduloj, kun LIBE-kongreso kaj IEK-prelegaro
Renkontiĝo de E-Familioj SAT-kongreso Naturista semajno kun INOE
Por la jarfinaj festoj donacu al vi partoprenon en la fama studperiodo PRINTEMPAS
de la 18a ĝis la 27a de aprilo 2025
4 renomaj instruistoj : Zsófia Korody, Marion Quenut, Konstantin Tikhomirov, Paweł Fischer-Kotowski
propono prepari KER-ekzamenon
koncerto de kuba e-istino Daimi Doval Delsa
detalaj infomoj aliĝ-formularo kun prezoj
Bonvolu plusendi tiujn informojn al viaj E-amikoj !
Kontaktu nin : kastelo@gresillon.org