Espéranto Indre

21-a Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, 27a de dec. ĝis 3-a de jan.

mardi 24 septembre 2024 par Nicole Blot

Saluton,
jen ni invitas vin al la 21-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 14-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
de la 27-a de decembro 2024 ĝis la 3-a de januaro 2025
denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno,
en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable kunestis jarfine.
Informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
Unuaj aliĝintoj http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr21.php
Programo
Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj.
Fino de la nuna aliĝperiodo : 14-a de oktobro
La nuna unua aliĝperiodo finiĝos en lundo 14-a de oktobro.
Se vi aliĝos ĝis post semajno, lundo, 30-a de septembro, ni invitas vin kaj vian familion al senkosta unua trinkaĵo dum NR :)
(Ni fidas vin : Vi bonvolu preni vian unuan trinkaĵon kaj vi ne faru strekon por tio.)
Esperante ke multaj el vi aliĝos baldaŭ :)
kaj multaj pliaj iom poste,
ke estos denove bela renkontiĝo
 
Lu Wunsch-Rolshoven
Tel. 0173 162 90 63 kaj 01512 891 3686
Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 1512 891 3686


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License