Irena ALIJOŠIŪTĖ el Litova Esperanto Asocio forpasis

lundi 1er février 2021 par BLOT Nicole

Hodiau, la 28-an de Januaro, 2021, frumatene en Vilnius pro Covid-19 en sia 73-a vivojaro forpasis Irena ALIJOŠIŪTĖ - multjara respondeca sekretario de Litova Esperanto-Asocio. Shi naskigxis la 17-an de Marto, 1948 en vilagxo Maironiai de distrikto Kelmė. En 1966 finis mezlernejon de Skaudvilė. Poste studis en Ekonomia fakultato de Vilna universitato, kiun finis en 1970. Post fino de universitato dum multaj jaroj laboris en respublika institucio pri statistiko en Vilnius, poste en ministerio pri komunala mastrumado.
En 1970 dum studado en universitato shi finis Esperanto-kurson che Respublika instruista palaco kaj tuj aligxis al junulara Esperanto-klubo "Juneco". Baldau sxi farigxis unu el cxefaj aktivuloj.de la klubo. Dum 1970 - 1972 sxi estis sekretario de la klubo. Sxi aktive agis en tiutempa Litovio, partoprenis multajn esperantistajn arangxojn.Poste dum kelkaj jaroj pro multaj profesiaj devoj sxi devis iom deflankigxi de aktiva Esperanto-agado.
Post sendependigxo de Litovio kaj restarigo de Litova Esperanto-Asocio en 1992 sxi estis invitita labori kiel profesia respondeca sekretario de Litova Esperanto-Asocio. Ekde 1992 gxis 1999 sxi logxis en Kaunas en Zamenhof-Domo , kie funkciis sidejo de Litova Esperanto-Asocio. Poste kelkajn jarojn antau la Universala Kongreso en Vilnius shi eklogxis en Vilnius kaj eklaboris tie.
Sur posteno de respondeca sekretario de Litova Esperanto-Asocio sxi fidele servis al Esperanto preskau dum tri jardekoj. En tiu ofico sxi faris cxion - zorgis pri Esperanto-Domo, akceptadis eksterlandajn esperantistajn gastojn, organizadis amasajn kursojn de Esperanto, organizadis vojagxadon de litovaj esperantistoj al eksterlandaj esperantistaj arangxoj, precipe al Universalaj Kongresoj, organizadis Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio, cxiujarajn kongresojn de litovaj esperantistoj ka Zamenhof-Tagojn, Sxi estis vera koro de Litova Esperanto-movado kaj gxia cxefa aktivulo kaj samtempe dekstra mano de la prezidanto. Irena faris tutan grandiozan kaj ofte nerimarkeblan administran kaj oranizan laboron de la movado. Dum lastaj jaroj estante grave malsana sxi tamen ne lasis esperantistan agadon kaj servis por Esperanto gxis sia lasta tago de la vivo.Sxia kontribuo al Litovia Esperanto-Movado estas grandega kaj apenau taksebla. Sxia forpaso estas neimagebla perdo por Litova movado.
Entombigo okazos sabate, la 30-an de Januaro en tombejo de Karveliškės en Vilnius. Tamen pro pandemio de Covid-19 kaj nun en Litovio funkcianta kvaranteno partopreno dum entombiga ceremonio ne estas ebla.
Sincerajn kondolencojn al sxiaj parencoj kaj proksimuloj kaj al cxiuj litovaj esperantistoj ! Ni cxiuj funebras. Adiau, kara Irena !
Povilas JEGOROVAS Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Irena

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 5 / 131670

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Chez nos voisins, proches ou lointains  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License