Accueil > L’Espéranto > A lire

Esperanto-urbo Herzberg - Historia bonŝanco je favoro por Esperanto
Karaj geamikoj de Esperanto !
Jen estas tre ĝojigaj informoj por vi kaj ni !
Vi ja jam scias, ke ni en nia Esperanto-urbo Herzberg faras multe per kaj por Esperanto dank al nia senlaca pli ol kvindekjara multflanka agado.
Jen estas unika bonŝanco, ke eĉ nia tuta distrikto Göttingen alstrebas similan kaj eĉ pli.
Ili volas, ke la kompetenta Esperanto-Centro (EGS) estu la konstanta ununura Esperanto-partnero.
Dank al longjaraj kontaktoj kun gravaj politikistoj, pli ol kvindekjara regula gazetara laborado, instruado, ktp. ekestis unika
vere favora klimato por la neŭtrala internacia lingvo Esperanto.
Certe baldaŭ ni kaj vi aŭdos pli.
Jen la bonaj rezultoj, kiuj validos ek novembro 2021 :
1) Urbestro de la Esperanto-urbo : Christopher Wagner el Herzberg
2) Ĉefo de SPD-frakcio : Ulrich Schramke (nia longjara membro) el Herzberg
3) Deputito de Federacia Parlamento : D-ro Andreas Philippi el Herzberg
4) Estro de la distrikto Göttingen : Marcel Riethig (Landrat) el Göttingen ktp...
Eksterordinaraj Esperanto-bonŝancoj povos "elkreski" !
Ĉiukaze pro la nova eksterordinara situacio la Esperanto-Centro bezonos subtenadon !
Kun granda ĝojo samideane salutas
je nomo de nia EGS-estraro (Esperanto-Centro /ICH)
Petro Zilvar (Prezidanto) Harald Mantz (Dua prezidanto) Zsófia Kóródy (Vicprezidantino)
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?