
Hori Jasuo - Maja sumoo
Karaj amikoj,
La 93a Sumoo komencigxos la 11an de majo. Mi atendas vian aligxon. HORI Jasuo
Peto : Csu iuj ne povos dejxori c^e la budo en Movada Foiro de la UK ?
Dum la UK okazas Movada Foiro, kiun prizorgas s-ino Anna Lowenstein, sumooistino. En gxi prezentas sian agadon diversaj organizoj. Sumoo volas partopreni en gxi, sed mi ne povas partopreni en la UK. Mi esperas, ke iuj povos dejxori.
Nun ni ne havas paperan informilon. Mi preparos gxin, se ni povos havi nian budon.
El Japanio :
Hierau mi vizitis malgrandan parkon, kie oni kultivas peoniojn (Botan). La kulmino jam pasis, sed restis kelkaj. Inter ili floris alispecaj peonioj (sxakujaku). Mi sendos du fotojn (la unua temas pri botan, kaj la alia pri sxakujaku). En Japanio estas kutima frazo por bela virino :
Kiam sxi staras, sxi similas al sxakujaku, kiam sxi sidas, sxi similas al botan, kaj kiam sxi pasxas, sxi similas al lilio.
La regulo : http://esperanto-sumoo.pl/regularo.html
fr
Nouvelles des clubs dans le Monde
Des nouvelles du Japon
?