
Hori Jasuo - Peto de lernejo de Poznano
Kara geamikoj, venis la suban peton de Sumooisto A-151. Magdaleno.
Mi petas vian kunlaboron. Jasuo
Kara Jasuo,
mi estas instruistino en bazlernejo. Je la Tago de la Infano, kiun ni festas je la unua de junio, mi volas instigi infanojn el la tuta mondo kunlabori en arta agado kaj disvastigi inter infanoj la lingvon kaj ideojn de Esperanto. Mi pensis, ke vi havas kontaktojn kun multaj homoj el la tuta mondo, do bonvolu transdoni mian mesaĝon al ili, se tio ne ĝenas vin. Amike Magdaleno Knosala
Jen mesaĝo :
Bazlernejo n-ro 2 en Poznano, Pollando, petas infanojn en la aĝo de 7 ĝis 12 jaroj, el la tuta mondo, sendi la desegnaĵojn sur la titolo "La plej grava vorto por mi", poŝte al la adreso la lernejo. Supre de la folio skribiĝu per grandaj literoj la vorto en Esperanto. Sub la vorto krei bildon al tiu vorto. Sur la malantaŭa flanko de la folio oni devas skribi la nomon de la aŭtoro, la aĝon kaj la landon, el kiu la aŭtoro venas, kaj la retpoŝtadreson, al kiu ni sendos la diplomon kaj la fotojn de la ekspozicio. Ĝi estos bela kaj interesa ! Ni atendas la desegnaĵojn ĝis la 20a de majo.
Retpoŝto de la organizanto de la ekspozicio :
magdaszczeot@tlen.pl
Adreso de la lernejo :
Esperanto
SZKOŁA PODSTAWOWA NR 2
OS. JAGIELLOŃSKIE 128
61-223 POZNAŃ
POLLANDO
fr
Nouvelles des clubs dans le Monde
Des nouvelles du Japon
?