INFORMOJ je la 4a de aprilo 2017

mardi 4 avril 2017

Nous avons reçu :

  • ESPERANTO-LOIRET esperanto.loiret@free.fr
    « …Samedi 8 avril, de 10h à 16h, salle des Marronniers à Fleury les Aubrais, stage d’espéranto. Comme d’habitude, il sera ouvert à tous les niveaux, avec des chansons, des vidéos, des jeux, etc. Comme d’habitude, il faut apporter son repas du midi et 10 euros de participation aux frais.
    Le mardi 25 avril, dans le cadre du Forum des Droits Humains, et en collaboration avec le Mouvement Européen, nous proposons une soirée "L’ancrage de la culture dans les langues", avec la participation de conseillers culturels de l’ambassade d’Espagne et des Pays-Bas, qui parleront des politiques linguistiques dans leurs pays. Cette soirée (gratuite) sera au CIDJ, 3 rue de la Cholerie à Orléans, à partir de 20h. De 20h20 à 21h30, il y aura diverses présentations, puis nous continuerons par une discussion, et finirons par un pot convivial.
    Entre ces deux dates, il y aura le 14 avril 2017, centième anniversaire de la mort de L. L. Zamenhof, le 14 avril 1917 à Varsovie. Pour l’instant, nous n’avons pas prévu d’action spéciale ce jour là, mais si vous avez des idées pour faire connaître l’idée de langue internationale plus spécialement ce jour là, vous pouvez nous les proposer. Il y a encore deux semaines pour faire germer ces idées...
    Et puis il est encore temps de vous inscrire pour le stage "Printempas" au château de Grésillon, du 15 au 21 avril 2017, avec possibilité de passer les examens officiels B1 et B2 du cadre européen de référence des langues  : http://gresillon.org/spip.php?rubrique20&lang=eo#K2. A bientôt. Pierre Dieumegard ».
  • CLAUDE NOURMONT
    « Karaj. Printempas kaj pluprintempos en Bouresse kiam okazos la nova staĝo de Katalin Kováts de la 10a ĝis la 14a de aprilo en la kulturcentro Kvinpetalo. Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj en Francio….. Restas ankoraŭ kelkaj lokoj. Ne maltrafu la okazon ! Ni ne povos proponi baldaŭ similan staĝon. Ne hezitu plusendi la mesaĝon al viaj konatuloj. Iuj homoj certe interesiĝas, sed verŝajne ni ne konas ilin. Florojn kvinpetalajn kaj ludojn petolajn ni proponas al vi ! Por Kvinpetalo, Claude Nourmont. PS : se iuj partoprenemuloj rezignemas pro financaj kialoj, estas solvoj. Tio estas la plej malgranda problemo ! Bonvolu rekte kontakti nin.
    Kontaktoj : La detaloj pri la kurso troveblas ĉi tie : http://edukado.net/kursejo?kid=26600…... Por pliaj demandoj pri aliĝo kaj kondiĉoj, bonvolu turni vin al Kvinpetalo : informoj@kvinpetalo.org. Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/ Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas : (+) 33 (0) 6 07 31 67 81 ».
  • FLANDRA ESPERANTO-LIGO (ELDONOJ)
    1) Brokantaj libroj. « La retbutiko de FEL ne vendas nur novajn librojn, sed ankaŭ centojn da brokantaj ekzempleroj, inter kiuj tre multaj estas elĉerpitaj en la kutima libromerkato. ……La tutan liston de 750 verkoj vi povas konsulti ĉe http://www.esperanto.be/fel/but/brok.php. La libroj kostas nur 0,02 eŭrocendojn paĝe plus afranko. Sed rapidu, ĉar la plimulto estas havebla nur en unu ekzemplero ! Agrablan legadon ! ».
    2) « Ĵus aperis „Heredantoj de silentado”, romano de Sabine Dittrich. Gerd Bussing skribis pri la verko : „Heredantoj de silentado” kaj fascinis kaj kortuŝis min. Tiu ĉi en korvarma tono rakontita historio enplektas nin en nemalofte fatalajn homajn sortojn dum mondoskua periodo de la eŭropa historio. Ne nur historiografie, sed samtempe tute persone la romano partoprenigas la leganton en eventoj, skuintaj kaj skuantaj plurajn generaciojn, landojn kaj popolojn. Oni povas legi ĝin aŭ kiel aŭtentikan historian lernolibron aŭ kiel kvazaŭan detektivan rakonton – aŭ simple kiel nefacile forgeseblan amromanon, en kiu persisto kaj amo finfine venkas…. Pliajn detalojn kaj mendilon vi trovas en http://www.retbutiko.net/eo/ero/hsil ».
  • PORTALO BONA VOLO
    Ateliero pri Esperanto en Brazilo. « Ni okazigis atelieron pri Esperanto ; vidu fotojn !
    Ni volas kundividi kun vi bonan novaĵon : Je la 1-a de marto, ni de Legio de Bona Volo, partnere kun Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), sukcese okazigis senpagan atelieron pri Esperanto, en la ĉefurbo San-Paŭlo, Brazilo. La celo estis veki la intereson de la ne-esperantista loka komunumo lerni la lingvon internacian. La partoprenintoj havis la okazon enskribiĝi en ĉeesta baza kurso proponata de EASP. Por pliaj informoj, surklaku la ligilon :LBV okazigas atelieron pri la lingvo internacia partnere kun EASP. En la artikolo, vi ankaŭ legos pri la vizito de niaj karaj gesamideanoj de EASP en la Edukejo de Bona Volo, kiu okazis en la sama tago. B.v, diskonigu per viaj retlistoj kaj ĉe via E-komunumo tiun novaĵon. Antaŭdanke, ni dediĉas al via koro la sekvan penson de verkisto Paiva Netto : “Esperanto estas altega idealo, kaj ĝia ligiĝo al LBV alportas eksterordinarajn profitojn al la Homaro.”  ».
  • ADELAÏDE CHARRIERE
    « Saluton. Kun la asocio Junior Chamber International, ni organizas eventon en Parizo kun Unuingxintaj Nacioj de la 7a gxis 11a de auxgusto 2017. Celo estas pridiskuti Celojn por Daŭripova Evoluigo kun gejunuloj de la sama agxo kaj de aliaj landoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Celoj_por_Daŭripova_Evoluigo.
    5 junaj japanoj partoprenos kaj ni sercxas 5 junajn francojn agxaj inter 14 kaj 17 jaroj. Pri franco, ni cxefe celas junulon kiu vivas en Francio kaj parolas francan lingvon. La diskutoj okazos en la angla lingvo. JCI Japan pagos la hotelon kaj la vojagxkostojn, la partoprenant(in)o devos nur pagi por sia mangxajxo. Devas esti persono kun intereso al la internacia mondo. Se tio interesas vin aux se vi konas junul(in)on kiu povus esti interesita, bonvolu kontakti min. Amike. Adenjo ». adelaide.charriere@gmail.com.

Gxis.

Renseignements complémentaires :
02 54 27 95 51 ou 06 78 90 92 17
ESPERANTO-INDRE, Maison des Associations, 34 Espace Mendes France - 36000 Châteauroux
esperanto.indre@esperanto-indre.com

Télécharger le document et ses annexes :

PDF - 144.2 ko
Informoj_je_la _4a_de_aprilo _2017_.pdf
PDF - 300.2 ko
Programmecongresmandreslesroses.pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 103 / 53770

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site "Informoj" - Lettre d’information   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License