INFORMOJ je la 9a de januaro 2017

lundi 9 janvier 2017

L’assemblée générale d’Espéranto-Indre aura lieu le dimanche 5 Février à partir de 14 heures. Précisions à suivre.

Nous avons reçu

  • M.D.E.
    « Bonjour. Vous pouvez dès à présent lire en ligne le dernier numéro de l’année 2016 des "Echos de la Maison des Droits de l’Enfant". 

Ce n° 49 (décembre 2016) est consacré en grande partie à l’Education. Bonne lecture. »

Vœux de nouvel an  :

  • FUDE EL LANZHOU
    « Kara amiko. Saluton. Ĉe la sojlo de la nova jaro 2017 mi deziras al vi ĝojan novjaron, feliĉan familion kaj ĉiam pacan vivadon. Amike. Fude. »
  • MIREILLE GROSJEAN
    « 2016.
Mireille rakontas al vi pri ĉi tiu jhus finita jaro per kelkaj ekzotaj koloroj ...Se vi volas vidi la lokojn, kiujn mi vizitis, vi povas, irante al mia blogo mirejo3.blogspot.com.
    Unue : Mi esperas ke vi fartas bone, ke vi komencis 2017 kun impeto kaj kuraĝo. « Chion bonan » mi deziras al vi, kiel ni diras en la germana "Alles Gute" .... Mi elkore dankas ĉiujn, kiuj sendis al mi siajn novaĵojn kaj bondezirojn… ». Voir document joint pour la suite .
  • ’ALEKS K.’
    « Karaj membroj, eksaj membroj, ontaj membroj, kaj aliaj ricevantoj. Feliĉan novan jaron 2017 !
    Sanon, prosperon, sukceson por viaj Esperanto-agadoj, feliĉon, inter alie per viaj Esperanto-aktivaĵoj,
    ekzemple partoprenante la Landan Kongreson okazonta maj-fine en Mandres-les-Roses, apud Parizo . Deziras al vi. ALeks Kadar, el la Novjara Renkontiĝo (NR) okazanta en Saarbrücken, nome de la estraro de Espéranto-France. »
  • BOLOGNESI ROMANO
    « Tre karaj, kun la Bondeziroj por Bona Kristnasko 2016 kaj por Feliĉa Nova Jaro 2017, tre plezure, persone, kaj nome de la Itala Fervojista Esperanto-Asocio (I.F.E.A.), mi sendas nian lastan revuon. Bonan legadon. La plej elkorajn salutojn. Romano Bolognesi ». Voir documents joints .

Kaj Esperanto-Indre ankaŭ bondeziras al vi bonan jaron !

  • OSIOKA
    « Alvoko por la Internacia Virina Tago 2017, skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.
    Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 21 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2017 Hirosima sendas al vi mesagxon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesagxon por la Tago, kaj transdoni nian mesagxon al viaj geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesagxon cxe publika ejo de la urbo Hirosima. Limdato estas la 15-a de februaro 2017, cxar ni havos ekspoziciojn de la mesagxoj ek de la 25-a de februaro. Kun antauxdanko, OSIOKA Taeko ». Voir document joint .
  • YVES BACHIMONT
    Pasporta Servo 2017. « Saluton ! 2017 komenciĝas hodiaŭ ! La antaŭmendado de la nova papera Pasporta Servo atendas vin. Iru al : pasportaservo.org/rezervu por mendi kopio(j)n por vi ! Se vi havas ajnajn demandojn, vi povas kontakti la francajn Landajn Organizantojn (ekzemple Melono : elono.onolem@gmail.com, ĉiuj aliaj kontaktoj troviĝas ĉe la retejo pasportaservo.org). Bonegajn vojaĝojn en 2017 ! Yves Bachimont. »
  • FLANDRA ESPERANTO-LIGO (ELDONOJ)
    « Aperis la plej freŝa romano de la furoraŭtoro Trevor Steele : Amo inter ruinoj.
    La romanon la aŭtoro mem priskribas tiel : en 1990-1991 Sovetunio estis malsana politika organismo. Ĉiuj estis malkontentaj, ĉiuj deziris ŝanĝon, sed neniu povis klare antaŭvidi, kia ŝanĝo estos. Travis, aŭstraliano, iras al tiu landego serĉante amon, sed suferas grandan seniluziiĝon. Virve, estonino, enamiĝas al ĉarma litovo, sed ankaŭ ŝi spertas amaran perdon. Ĉe Esperanto-kongreso Travis kaj Virve amikiĝas. Ĉu ili povos trovi feliĉon kune malgraŭ ĉiaj obstakloj ? Dume la politika vulkano pli kaj pli proksimiĝas al erupcio. Ĉu ĝi glutos la vivojn de individuaj homoj ? Tiu ĉi romano prezentas mikrokosmon de la giganta rolo, por kiu Esperanto estis kreita. Esperanto ne estas akcesoraĵo en tiu ĉi rakonto, sed absolute centra. La verko estas mendebla en la tradicia bindita maniero, sed ankaŭ kiel bitlibro en la dosierformoj ePub, Mobipocket kaj PDF. Ni tamen petas pri iom da pacienco, ĉar pro la nun okazanta translokiĝo de la oficejo de FEL al la nova adreso Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen, povas okazi prokrastoj en la liverado. Ni deziras al vi multe da legoplezuro ! »
  • GILLES TABARD
    « Voici l’article de L’Echo du centre de mardi dernier. Bonne lecture et meilleurs voeux à tous. Gilles ». Voir document joint (Brive/Limoges ).
  • ’ALEKS K.’
    * « Gratulon al la Esperanto-klubo en Fréjus - Saint-Raphaël pro la artikolo en Var Matin, okaze de la Zamenhof-Festo 2016. Kaj apartan dankon al Monique pro la informo ! Kore. ALeks ». Voir document joint .
    * « Un article sur l’espéranto dans le blogue de Mosalingua . Dankon al MosaLingua pro la aperigo ! Kore. ALeks. » http://www.mosalingua.com/blog/2016/12/19/pourquoi-apprendre-lesperanto/
  • AXEL584
    « Les cours d’espéranto "coup de coeur des internautes" grâce à vous ! Saluton. Les cours d’espéranto "ikurso" participent à l’élection des meilleurs "Mooc" (cours en ligne) dans la catégorie "Coup de coeur des internautes". Pour cela, nous avons besoin de vous. Il faut voter avant le 12 janvier à l’adresse suivante : http://blog.my-mooc.com/2017/01/05/votez-prix-internautes/. Cliquez sur "Le formulaire" et renseignez votre adresse électronique, votre nom/prénom et le nom du cours "Apprendre l’espéranto". Votez et faites voter vos amis ! Dankon ! Axel & Emmanuelle Responsables du cours d’Espéranto en ligne iKurso . »

Gxis.

Renseignements complémentaires :
02 54 27 95 51 ou 06 78 90 92 17
ESPERANTO-INDRE, Maison des Associations, 34 Espace Mendes France - 36000 Châteauroux
esperanto.indre@esperanto-indre.com

Télécharger le document et ses annexes :

PDF - 134.8 ko
informoj_je_la _9a_de_januaro.pdf
PDF - 101.8 ko
grosjean_mireille.pdf
PDF - 395.4 ko
arbo_lingvoj_ kristnasko_2016 _jaro_2017.pdf
PDF - 1.4 Mo
ib_16_12legi.pdf
PDF - 65.3 ko
mesagxo _por_la_internacia_ virina_tago_2017.pdf
PDF - 805.2 ko
esperantobrive _limoges.pdf
PDF - 285.6 ko
2016_12_20_var_matin_.pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 50 / 52810

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site "Informoj" - Lettre d’information   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License