INFORMOJ je la 28a de julio 2016

jeudi 28 juillet 2016

Nous avons reçu

  • BERTO SUMAN
    « Stage SOMERAS, du 6 au 13 (15) août  : professeurs venant d’Angleterre, de Russie, de Pologne, participants de 13 nationalités. Détails dans gresillon.org/s3fr, detaloj en gresillon.org/s3. Atelier de chant avec Ĵomart et Nataŝa. Activité de détente : Yoga avec Marie Savary. Concert de Mikael Bronŝtejn avec de la poésie et des petites histoires. Concert de Ĵomart et Nataŝa. Option  : journée d’excursion dans le Val de Loire, suivant ce programme le dimanche 14 août.
    6e Semaine festive pour enfants, ados, familles : du 21 au 28 août. Jeux, baignade, travaux manuels, sport, musique et cours d’espéranto. Détails dans gresillon.org/s4fr, detaloj en gresillon.org/s4. Bonvenon en la Esperanto-kastelo Grésillon. 02 41 89 10 34, kastelo@gresillon.org ».
  • CLAUDE NOURMONT
    « Karaj. Venu ripozi, ferii, turismi, esperantumi en trankvila kamparo en Francio, ĉe la kulturcentro Kvinpetalo !
    15a-19a de Aŭgusto
    . Praktikado de la lingvo plurnivela kun Ansofi Markov. La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Parelele Brian Moon proponas : Ferian restadon en naturo kaj historio.
    Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je naturo kaj historio. Tie oni povas ripozi en trankvila kamparo, dum je malmultaj kilometroj vizitindas diversaj urboj kaj vidindaĵoj : Poitiers, Civaux, Montmorillon kaj multaj aliaj.
    Ni proponas programon de ripozoj kaj ĉiĉeronataj ekskursoj modifeblan laŭ la deziroj de la partoprenantoj.
    Bonvenon al Kvinpetalo ! Claude Nourmont. KVINPETALO Esperanto-Centro. Akceptejo kaj poŝta adreso : 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE. Retadreso : informoj@kvinpetalo.org(forigu la spacojn). Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314. Informoj rilate al tarifoj, aliĝo, praktikaĵoj. Vidu http://www.kvinpetalo.org/ ».
  • ESPERANTO HAMILTON
    Kongreslando. « Karaj Legantoj, En la kuranta numero (Nu, julio 2016) vi povas aŭskulti kelkajn kantojn el Slovakio, kiu gastigas ĉijare la Universalan Kongreson. Al tiuj ne veturontaj tien, ni disponigas nun la vastan materialon pri tiu lando. Artikolo pri la internacia evento en Kenio verŝajne interesos niajn afrikajn legantojn. Se iu ne ŝatas sportojn – provu toleri nian longan artikolon sur la unuaj paĝoj. En la ĉapitro "Nia Vilaĝo" (homo kaj naturo) troviĝas lasta parto pri la kuranta "Jaro de Guŝplantoj". Agrablan feriadon ! – red.NU.
    PS : Rapide reagis niaj legantoj al artikolo pri la internacie konataj kantoj. Ni ricevis la tekstojn kaj filmetojn prezentaĵoj por Respondos la vent’ en jenaj lingvoj : itala, ceha, islanda, franca, germana kaj tri en la japana. Dankon ! ». Voir document joint.
  • LUIS SANTOS - esperanto-en-kolombio
    « Saluton al miaj Esperantaj Geamikoj. Jen nova sugesto por profiti niajn podkastojn : tre efika maniero pliakrigi onian atenton cele al pli bona lernado per ĉi tiuj podkastoj, estas aŭskulti ilin grupe, aŭ samtempe kune kun aliaj samideanoj, kaj provi poste esprimi al la kunaŭskultantoj la komprenitajn ideojn per siaj propraj vortoj, kaj helpi unuj la aliajn rilate la ĵus aŭditajn novajn vortojn kaj dirmanierojn. Krome, ĉar, laŭ nia sperto, tre viglaj diskut-sesietoj pri rilataj temoj rezultas ofte el tia grupa aŭskultado, ni rekomendas ilin kiel tre bonajn deirpunktojn por neforgeseblaj konversacioj. Jen aktiveco aparte konsilinda por niaj ĉiusemajnaj esperantaj kunvenoj kaj kluboj. Se vi deziras disvolvi bonajn esperantajn prononcon, aŭdkomprenivon, kaj parolfluecon, ni konsilas al vi aŭdi ĉiujn niajn rakontojn, artikolojn kaj legaĵojn kiel eble pej ofte, ne nur unufoje, sed plurfoje. Eksperimentu per la ofta aŭskultado de ĉiu el ili kaj tre baldaŭ vi ne povos ne miri pri la evidenta, kontentiga kaj kvazaŭmagia efiko de tiaj ekzercoj sur vian propran Esperanton. Krome, tute neatendinte, vi rimarkos ankaŭ, ke vi iom post iom akiris la malofte troveblan kapablon pensi en esperanto. Jen la ligilo al ĉiuj niaj Esperantaj registraĵoj por ke vi elektu kaj eksperimentu laŭ via plaĉo : https://soundcloud.com/luis-jorge-santos-morales. Feliĉajn eksperimentadon kaj pliriĉigadon de via esperanto ».

Bon été. Havu agrablan kaj belan someron. Gxis.

Renseignements complémentaires :
02 54 27 95 51 ou 06 78 90 92 17
ESPERANTO-INDRE, Maison des Associations, 34 Espace Mendes France - 36000 Châteauroux
esperanto.indre@esperanto-indre.com

Télécharger le document et son annexe :

PDF - 127.1 ko
Informoj_je_la _28a_de_julio _2016_.pdf
PDF - 1.3 Mo
NU_julio16.pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 83 / 52971

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site "Informoj" - Lettre d’information   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License