Bruno Flochon 15a decembro

vendredi 17 décembre 2021 par BLOT Nicole

Malgraŭ la malfacilaj nunaj kondiĉoj, ni ĝojas ĉar hodiaŭ estas memortago por Esperanto, 162a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, la 15an de decembro 1859 !
Vi povas legi lian biografion publikigitan de la Ondo de Esperanto tie : https://sezonoj.ru/2021/12/zamenhof-14
Sed ne nur ! Legu pri aliaj eventoj kaj informoj en nia retejo : https://esperanto-france.org/15-decembre
Mi kaptas la okazon por sendi kelkajn kromajn informojn pri nia asocio :
Nia kara oficistino en la sidejo, Susanna Beglaryan, baldaŭ emeritiĝos, je la jarfino. Ni ege dankas al ŝi por la grandega laboro farita, ne ĉiam en la plej bonaj kondicôj, sed ĉiam kun afableco kaj prizorgo de ĉiuj demandoj kun pacienco. Antaŭ festi tiun novan etapon por ŝi venontjare, ni proponas kolekti viajn vortojn kaj partoprenon por donaco pere de tiu retejo : http://www.leetchi.com/c/emeritigho-de-susanna
Certe vi scivolemas pri la persono kiu anstataŭos ŝin... Ni ĝojas anonci ke ni trovis 3 kandidatojn kaj elektis Said Balouchi. Li jam laboras delonge por Esperanto, kadre de diversaj asocioj kaj por UEA. Bonvenon al li !
Se vi ankoraŭ ne ricevis ĝin rekte aŭ kadre de via klubo, sciu ke vi povas elŝuti nian revuon, Le Monde de l’Espéranto tie : https://esperanto-france.org/LME-608-609 Ĉiuj kontribuantoj bonvenas por estontaj artikoloj !
Ĉar la jarfinaj festoj alvenas, vi eble serĉas ideojn por donacoj. Ne hezitu mendi librojn aŭ aliajn artikolojn de nia libroservo, vi povas rekte mendi kaj pagi pere de : https://butiko-esperanto-france.org
Ankaŭ pro la baldaŭa jarfino vi ne forgesu aliĝi por 2021-2022, se vi ne jam faris tion, pere de la reta aliĝilo (https://esperanto-france.org/perso) aŭ de la papera aliĝilo (https://esperanto-france.org/adherer) se vi preferas. Dankon pro via subteno !
Ni esperas ke ni povos retroviĝi baldaŭ venontjare, speciale okaze de la Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio kiu okazos de la 26a ĝis la 29a de majo 2022 en Trelissac, apud Périgueux. Baldaŭ vi ricevos la aliĝilon.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 25 / 185213

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License