Kanada Unua Lumo de 2024 - vivi dummilite en Ukrainio, vizito al Koreujo, kaj pli !gio dividi kun vi la novan...
Estas mia privilegio dividi kun vi la novan numeron de Lumo 2024 – la revuo de Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo Kebekia. Enhavo bunta kaj varia : rakonto pri kiel oni vivas dummilite en Ukrainio, raporto pri la vizito al Koreujo, eble nekutima aliro al la demando de Esperanto kaj lingva diverseco. Aperas en tiu ĉi numero du poemoj de Marjorie Boulton, kies 100-jara datreveno okazos en 2024. Unu el tiuj poemoj estas forgesita kaj retrovita poemo, kiu ne aperis ĝis nun en aliaj revuoj. Kaj pluraj, pluraj, pluraj aliaj artikoloj kaj informoj ! https://esperanto.ca/wp-content/upl...
Notu ke pluraj numeroj de Lumo estas disponeblaj tute senpage al la legantoj en la retejo de Kanada Esperanto-Asocio : https://esperanto.ca/lumo/
Amike, Ĵenja Amis, la redaktoro
Nicole Blot
Articles de cet auteur
- EDE - elekto de slogano pri « Espéranto langue commune », kaj bezono de kandidatoj
- Association pour le Développement de l’Enseignement Bi/plurilingue - Brochure Didactique intégrée des langues
- UEA - Asocio de Verduloj Esperantistaj
- Hori Jasuo - Ursa mano
- Stipendikonkurso por partopreni en la 57-a ILEI-kongreso
- [...]