Espéranto Indre

TEJO - La nombro da E-istoj kaj E-parolantoj en la mondo

jeudi 3 août 2023 par Nicole Blot

Karaj informantoj,
La demando « kiom da E-parolantoj troviĝas en la mondo ? » havas longan historion kaj daŭran aktualecon, i.a. por ekstera informado pri Esperanto. Mi memorigas pri ĝi nun kun iom da nova analizo, por nia uzo i.a. en eksteraj rilatoj prepare al kaj dum la UK en Torino, loke, lande kaj internacie en UN, Unesko ks.
Relative lastatempe (RETOSO de TEJO 2021) aperis bona video, prezentita de Svend Nielsen (https://www.youtube.com/watch?v=-5X...). Lia esploro okazis en 2016 kaj estis bazita je censoj en 4 landoj kaj aldone datumoj pri pluraj movadaj fontoj kiel lernantoj de LERNU, membroj de UEA ktp atingas la nombron de ĉ. 60,000, kun statistika eraro-marĝeno de 30,000-180,000.
La video analizas ankaŭ du antaŭajn taksojn, nome
S. Culbet (1959-1985) - 1-2 milionoj
A. Wandel (2015) - ĉ. 2 milionoj
Efektive la diferenco inter la rezultoj ne devas surprizi, ĉar ili uzas diferencajn metodojn kaj supozojn, kaj pli grave, ili mezuras tre diferencajn aferojn.
La sencoj uzitaj de Nielsen temas pri homoj kiuj asertas pri si ke ili kapablas konversacii per Esperanto, legi, skribi kaj paroli kaj kompreni aliajn, kaj membro en E-asocioj, do efektive esperantistoj.
Sukcesan informadon,
Amri


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License