Colloque sur les langues construites, Orléans, 4-5 juillet 2024
La Simpozio pri la konstruitaj lingvoj (Colloque international sur les langues construites, I-Conlang 2024) okazos en Orléans la 4an kaj 5an de julio 2024.
Tiu simpozio estas organizata de la Liĝera Lingvistika Laboratorio (LLL, UMR 7270, Universitato de Orléans, Universitato de Tours, BnF, CNRS).
La simpozio enhavos tri sesiojn, kaj la unua sesio pritraktos ĉefe Esperanton.
Ĉe la retpaĝo de la simpozio, vi povas jam trovi informojn pri la simpozio (klarigoj, alvoko, temoj, datoj, lingvoj, ktp). Kompreneble, la retpaĝo regule pliriĉiĝos per novaj informoj kiam ili estos disponeblaj. Bonvolu atenti ke la ĉeesto en la simpozio estos malfermata al ĉiuj kaj senpaga por la ekstera publiko.
Se vi havas demandojn, vi povas rekte kontakti min : philippe.planchon univ-tours.fr
Retpaĝo de la simpozio : icon2024.sciencesconf.org
Nicole Blot
Articles de cet auteur
- Hispana Esperanto-Kongreso - 5a ĝis la 8a de Septembro de 2024 - Valencio-Cheste
- Esperanto Loiret - stage mensuel 14 avril
- Kanada Unua Lumo de 2024 - vivi dummilite en Ukrainio, vizito al Koreujo, kaj pli !gio dividi kun vi la novan...
- Gresillon - 12-20 avril stage Printempas
- EDE - préparation des élections européennes
- [...]
fr Nouvelles des associations françaises Esperanto Loiret ?