Espéranto Indre

Universala Kongreso en Torino 2023 - 29 julio - 25 auxgusto 2023

lundi 24 juillet 2023 par Nicole Blot

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1113
2023-07-21
108-A UK EN TORINO : HIBRIDAJ PROGRAMEROJ KAJ FAKA FORUMO
Signifa parto de la programeroj de la UK en Torino estos hibridaj, tiel ke eblos partopreni defore per Zoom.
Temas precipe pri la scienca programo, nome 9 IKU-prelegoj (el kiuj 3 havos daŭrigan AIS-prelegon), 10 prelegoj de la Scienca Kafejo (okazontaj en du sesioj de po kvin prelegoj, marde kaj ĵaŭde 9:00-11:30), la Scienca Forumo vendrede, kaj la Faka Forumo merkrede. La plena programo videblas rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/programo, kaj la sciencaj programeroj havas apartan koloron por pli facila orientiĝo.
La IKU-prelegoj : IKU-1 (Jacobsen) kaj IKU-2 (Goes) dimanĉe, 14:00-16:40, IKU-3 (Labrie) kaj IKU-4 (Wandel) - lunde 15:50-18:00, marde okazos IKU-5 (Tonkin) 11:45-12:45 kaj IKU-6 (Barandovska-Frank) 15:15-16:15, IKU-7 (Goodall) ĵaŭde 13:30-14:30, IKU-8 (So Gilsu) kaj IKU-9 (Pennacchietti) vendrede 12:15-14:30. La Scienca Forumo (resumo de la tuta IKU-sesio) okazos vendrede je la 14:15-15:15.
La Esperantologia Konferenco (ĵaŭde kaj vendrede 9-12) estos laŭplane spektebla kaj surloke kaj defore. UEA planas ankaŭ vivelsendi la Solenan Inaŭguron (dimanĉe 10-12), la Internacian Artan Vesperon (vendrede 20-21:30), la Solenan Fermon (sabate 5.08 10-12) kaj la komitatkunsidojn (sabate 14:17:30 kaj vendrede 9-12:30).
La Faka Forumo estas programero dum la UK, dum kiu reprezentantoj de Fakaj Asocioj povas prezenti la agadon de sia asocio, proponi kunlaboron, fari sugestojn kaj interkomuniki. Por Torino same kiel en Montrealo estas proponita okazigi ĝin hibride. Por realigi tiun proponon bv. ĝis la komenco de la UK turni vin al la estrarano pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amriwandel gmail.com. Defore vi povos konektiĝi dum la Faka Forumo per Zoom (la ligilon bv. peti de Amri Wandel).
Por prezenti vian agadon dum la Faka Forumo, vi povas prepari mallongan (2-3 minutan) prezentaĵon aŭ vive prezenti ĉeeste aŭ defore per Zoom. Cele certigi la sukcesan okazigon de la Forumo, ni petas vin konfirmi vian ĉeeston, indikante vian Fakan Asocion. La Faka Forumo okazos mardon, la 1-a de aŭgusto 2023, je 17:00-18:00 CEST (loka tempo), 15:00- 16:00 UTC.
Bv. noti ke al la 108-a UK en Torino ankoraŭ eblas aliĝi ĉe https://uk.esperanto.net/2023/.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License