Espéranto Indre

Petoj al esperantistoj - Lulu el Esperanto World

jeudi 24 octobre 2024 par Nicole Blot

Lulu el Esperanto World <contact.esperantoworld@protonmail.com>
Saluton ! Mi estas Lulu, juna Esperantisto el Francio. Mi spertas pri la reta movado kaj kiel integrigi junulojn/komencantojn, precipe en nia tre reta epoko.
Mi havas tri petojn :
1a peto - se vi havas junajn komencantojn, kaj ne havas komencantan/junularan sekcion, bonvolu sendi ilian kontakton al mi aŭ mian kontakton al ili. Mi estas juna kaj plentempa Esperantisto kaj mi pretas preni tempon kun ili, por helpi ilin, kaj gvidi ilin tra la komunumo, kaj aktivigi ilin. Jen ĉie, kie mi atingeblas en la sociaj retoj : https://esperantoworld.odoo.com/miaesperantaagado/sociajretoj
2a peto - aldonu informojn en via retejo pri la nuna reta komunumo. Telegramo, diskordo, ktp... Jen paĝo kun informoj kaj ligiloj pri la nuna reta komunumo : https://esperantoworld.odoo.com/komunumo
Ĉi tiuj ligiloj tute taŭgas por junuloj, ili malkovros la retan buntan komunumon. Se vi volas pliriĉigi vian ligilaron pri esperantaj retaj iloj, vi povas iri al mia retejo kaj ŝteli tiom, kiom vi volas. Cetere, se vi volas helpon pri plibonigado de la aspekto de via retejo, de via uzo de sociaj retoj kaj la ĝenerala aspekto de via reta agado, mi pretas senpage taksi ĉion, kion mi vidas, kaj konsili vin kiel antaŭeniri en ĉi tiu reta epoko.
3a peto - ĉar mi estas plentempa Esperantisto, mi ankaŭ devas enspezi iomete ! Tial, mi vendas esperantaĵojn en mia reta butiko. Mi ĉefe vendas pinglojn (cirkla butono kun pinglo malantaŭe, por alkroĉi al vestaĵo), sed ankaŭ estas kelkaj juveloj kaj aliaj mojosaj esperantaĵoj. Mi tre dankus vin, se vi disvastigu mian retejon al via membraro, aŭ eĉ kial ne, mendi bulkon da pingloj por via asocio ? Speciala prezo okazas kiam oni mendas grandan kvanton. Jen mia retejo : https://esperantoworld.odoo.com/
Tutkore,
Lulu la Testudo


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License