Interkultura Novelo-Konkurso (INK) - Akademio Literatura de Esperanto

jeudi 11 février 2021 par BLOT Nicole

Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estas konkurso organizata de Akademio
Literatura de Esperanto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio,
celanta instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj
kulturoj. Sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj…

La temo de la konkurso estis voĉdonita rete : “KOVIM-19 : Kiel ĝi ŝanĝis
nin”. Aŭtoroj estas nun invitataj verki novelojn pri ĉi tiu temo kaj
sendi ilin per reta formularo antaŭ la 20-a de junio 2021.
Pensu : la nova koronviruso, kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon ? Per
ĉi tiu temo, vi povas trovi inspiron por skribi fikcian rakonton
okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de
la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la
vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia
mondo ?)
La tekstoj havos maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne
estas minimuma longeco. Poste, interkultura ĵurio taksos la novelojn kaj
anoncos gajnintojn dum la 107a Universala Kongreso de Universala
Esperanto-Asocio en Montrealo, somere 2022. La aŭtoroj de la tri
gajnintaj noveloj ricevos premion de 500, 300 kaj 200 eŭroj, respektive.
Finalistajn novelojn oni povos legi en rete publikigota novelaro.
Ĉu vi ŝatas literaturon, novelojn, novelkonkursojn, INK-on ? Ni volas
aŭdi pri vi !
Akademio Literatura de Esperanto
https://www.akademio-literatura.org/ink
— 


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 45 / 156123

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License