Espéranto Indre

Bobel arto - Malnovaj verkoj per freŝaj okuloj !

dimanche 13 octobre 2024 par Nicole Blot

Saluton en la mondo de Bobelarto ! Dankon ke vi estas ĉi tie, en la plej mojosa angulo de literaturamantoj ! 📖
Malnovaj verkoj per freŝaj okuloj !
Kara Bobelartano !
La 12-an de oktobro, ĉi sabate, ni bonvenigos al la legosalono Francisco Javier Moleón, Ksaĉjo.
Lia invito okazis dum al Universala Kongreso en Aruŝo, kie kompreneble Bobelarto ankaŭ partoprenis la premioceremonieton de la Belartaj Konkursoj.
En lia enkonduko, prezentanto Fernando Maia menciis, ke la gajnantan mikronovelon (divenu de kiu... Komenciĝas la nomo per Rafa) laŭtlegos verkisto kiu mem estas plurfoja gajninto de la Belartaj Konkursoj. En nia komunumo klare ekzistas entuziasmo pri mikronoveloj, do kial ne reaktivigi longe silentantan verkiston ? Mi saltis je la ebleco inviti lin al nia legosalono kaj li tuj jesis, kompreneble ne sciante al kio li jesas. 😉
Plej verŝajne li povos partopreni ambaŭ sesiojn, do venu multnombre, kaj ni laŭltegu, babiladu kaj prikomentu la noveletojn, demandante la aŭtoron pri verkado en Esperanto kaj malkovru kiom foje li gajnis en BK.

La legosalonoj en al sekvaj kvar monatoj okazos du foje ĉiu sabate : je 8:00 UTC kaj 14:00 UTC.
Kioma horo estas tio ĉe vi ? Kontrolu ĉi tie aŭ ekhavu la kalendaron de Bobelarto !
Serĉu la planitajn legosalonojn ankaŭ en Eventa Servo : https://eventaservo.org/serchilo?query=legosalono.

legosalono

Kaj ne forgesu, ke VI ĉiam povas oferti legosalonon ! Diru al ni viajn ideojn : kiun ni invitu, ĉu vi mem deziras montri viajn novelojn, poemojn antaŭ la publiko de Bobelaro ?
Kiun el la du sesioj partoprenos vi ?
📖 8:00 UTC : https://eventaservo.org/e/bobelarto-legosalono-3.
📖 14:00 UTC : https://eventaservo.org/e/bobelarto-legosalono-4.

Ni atendas vin en la Zoom-ĉambro de Bobelarto !
Jen la ligilo al la ĉambro : https://us05web.zoom.us/j/9481979052?pwd=MXdNdjE4WDQ0ZFBNNzc4VjF2S0s5Zz09
Ni tre atendas laŭtlegi (mal)novajn novelojn kun vi ĉi sabate kaj rekomenci la regulajn renkontiĝojn kun verkistoj de Esperantujo : babiladi kun Ksaĉjo ĉi foje.
Ĉu vi jam aliĝis al MoVeMo ? 👀 Restas 20 tagoj ĝis la komenco de la aventuro !
Ĝis sabato !
Stela 📖

la lasta vojagxo de cezaro

P.S. : Ni dankas, ke vi plusendas la retleteron al interesiĝantoj !
P.S.2. : Aliĝu al nia telegramo-grupo por trovi aliajn bobelartanojn : https://t.me/+0qXzAqX-NFMwNDI0
Amo, Tuso kaj forpaso havas novan enkondukon, kaj etaj eraroj estis korektitaj.

amo tuso kaj forpaso

Agrablan legadon al vi !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License