Espéranto Indre

Semajno de Lingvoj kaj Paco : 21-26 septembro 2024 - invito al debato la 24.septembro.2024

vendredi 13 septembre 2024 par Nicole Blot

Ni esperantistoj scias, ke la demando pri paco dependas ankaŭ de la lingva situacio – ja Zamenhof mem elpensis nian Lingvon ĝuste por interpacigi la malsamajn etnojn en sia urbo.

Sed kion scias la neesperantistoj ? Ne hazarde, ĉi-jare UN/UEA kaj la Konsilio de Eŭropo elektis similan temon por siaj Tagoj, nome : por la Internacia Tago de Paco (21a de septembro) UN elektis temon “Kultivado de kulturo de paco”, kiun UEA plilarĝigis al “Kultivado de kulturo de paco, per lingvoj por la paco” ; dum la Konsilio de Eŭropo elektis temon “Lingvoj por Paco” por la Eŭropa Tago de Lingvoj (26a de septembro).

Eŭropa Esperanto-Unio decidis kunigi la du datojn en la Semajno de Lingvoj kaj Paco, por kies diskonigo ĝi liveris afiŝon kaj deklaron al la Landaj Asocioj de Eŭropo. Per la indikitaj ligiloj vi povos elŝuti la esperantlingvajn afiŝon kaj deklaron : afiŝo – deklaro.

Por interŝanĝi ideojn kaj provi kunfluigi la diversajn starpunktojn al komuna pozicio, EEU invitas vin la 24an de septembro partopreni en debato kun temo « Ĉu sufiĉas adopti internacian lingvon por garantii pacon ? », kiu levas la kernan demandon pri la rolo de nia lingvo en la mondo.

De la 20h30 CEST - Romo / 19h30 WEST - Londono, do 18h30 UTC, aliĝu ĉe https://meet.jit.si/SemajnodeLingvojkajPaco kaj partoprenu en vere politika debato !

Jitsi ne suferas tempolimojn, do niaj diskutoj ne devos subite ĉesi pro elĉerpiĝo de la senpaga oferto : vi ĝuos seninterrompe sukplenajn elpensadojn kaj spritajn interŝanĝojn. Ne manku !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License