Espéranto Indre

Unesko : Conférence internationale des ONG 2024, 17-19 decembro 2024

lundi 5 août 2024 par Nicole Blot

RESERVEZ LES DATES : Conférence internationale des ONG 2024 (CIONG 2024), 17-19 decembro 2024 ĉe UNESKO,
Parizohttps://ngo-unesco-fr.net
UEA kiel Ne-Registara Organizo (NRO) ĉe UNESKO partoprenos kiel plena membro. Verŝajne kiel pasintfoje ILEI ricevos inviton kaj rajtos sendi observantojn.
Se vi pretas partopreni kiel observanto por ILEI, rezervu la datojn. Nun estas feria periodo, do ne urĝas. Ni reparolu pri tio ekde septembro, do informu min pri via preteco partopreni ĝis septembro. Pri la fina listo de observantoj decidos la estraro de ILEI.
Ĉefe bonvenas instruistoj, universitatanoj, studentoj en rilato kun UNESKO-temoj, ĉefe Edukado, sed ankaŭ Scienco kaj Kulturo, kaj ankaŭ homoj kiuj interesiĝas pri la temo. Se vi konas taŭgajn homojn kiuj ne estas ĉe nia listo, bv. transsendi la mesaĝon.
La laborlingvoj de la evento estas franca kaj angla. Dum ĉefaj kunvenoj estas interpretistoj.
Notu ke ILEI ne havas buĝeton por repagi elspezojn.
Ĝis,

Didier Janot


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Internacia Ligo de Esperantistaj Instruisto ILEI   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License