Speciala informilo « Zamenhof-Jaro 2017 » je la 2a de aprilo 2017

dimanche 2 avril 2017

2017 estas la centa datreveno de la morto de L.L.Zamenhof. Pri tio jen speciala informilo.

Nous avons reçu :

  • DIDIER LOISON / EKEM MANOSQUE
    LL Zamenhof sur la radio RTL le 11 avril 2017 dans l’émission « La curiosité est un vilain défaut ».
  • UEA : NOVA PAĜARO POR LA ZAMENHOF-JARO
    « Per la Konkurso por paĝaro pri Zamenhof uea.org/gk/654a1 UEA havos novan plurlingvan paĝaron. La realigo de la paĝaro estos de Guillem Sevilla, magistro pri tipografio, profesia reteja dezajnisto kaj enpaĝigisto el Barcelono. La strukturo de la retejo konsistus el 8 ĉefaj paĝoj : 1) Hejma paĝo 2) Vivo de Zamenhof 3) Verkaro 4) Fotoj 5) Filmetoj 6) Citaĵoj 7) Idearo 8) Kontakto/Kolofono. Teknike ĝi ebligos tradukon al pli ol 50 lingvoj, kaj depende de volontulaj tradukantoj, ni intencas prezenti la vivon kaj verkon de Zamenhof al plej multaj popoloj. Ni bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, traduk-proponojn al zamenhofjaro100@gmail.com aŭ en la oficiala forumo de UEA http://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0. La retejo estos preta en la komenco de marto, kaj la tradukado komenciĝos tuj poste. Ni profitas la okazon por rememorigi vin, ke ni bezonos la helpon de ĉiuj por disvastigi la retejon kaj kontakti la gazetojn. Bonvolu legi ankaŭ nian Alvokon por labori por la Gazetara Kampanjo Zamenhofjaro uea.org/gk/668a1 ».
  • CLAUDE NOURMONT / LU WUNSCH-ROLSHOVEN
    « Porinforme. Claude N. ».
    « (Volonte plusendu al pliaj listoj aŭ al viaj konatoj. Antaŭdankon !).
    Saluton ! La Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun Germana Esperanto-Asocio organizas Zamenhof-Omaĝon okaze de la centa mortotago de Zamenhof (14-a de aprilo), de vendredo, 21-a, ĝis dimanĉo, 23-a de aprilo 2017 en Berlino…..
    Informoj kaj aliĝilo :
    Detalajn informojn bv. trovi sur
    http://esperantoland.org/zo/ (Bv. noti : La kunveno ne estas aranĝo de EsperantoLand, ni simple disponigas la retejon.). Tie estas ankaŭ aliĝilo kaj (komenca..) listo de jamaj aliĝintoj. http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/partoprenantoj_zo.php
    Plia informejo troviĝas en Facebook https://www.facebook.com/events/398879513810219/ Tie vi povos interdiskuti kaj informi pri via interesiĝo aŭ intenco veni. Bv. konscii, ke por vera aliĝo necesas sendi aliĝilon per la supre indikita paĝo (aŭ per retmesaĝo al mi).
    Mi bedaŭras, ke la nuna invito venas nur nun. Mi esperas, ke vi tamen ŝatos viziti Berlinon kaj komune kun multaj aliaj honorigi la iniciatinton de nia komuna lingvo. Jen la aliĝilo http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/#alighilo .
    Dezirante al vi multan ĝuon kaj plezuron kun la lingvo de Zamenhof kaj esperante vidi multajn el vi en Berlino post unu monato sincere kaj amike. Lu Wunsch-Rolshovenpor la organiza komitato de ELB. Tel. +49 - 30 - 685 58 31 +49 - 173 - 162 90 63 ».
  • DIDIER JANOT
    Aprila numero de la revuo Esperanto senpage elŝuteblas . « Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla de la revua retejo dum la tuta monato de aprilo. http://revuoesperanto.org/senpaga_aprila_numero. »

Gxis.

Renseignements complémentaires :
02 54 27 95 51 ou 06 78 90 92 17
ESPERANTO-INDRE, Maison des Associations, 34 Espace Mendes France - 36000 Châteauroux
esperanto.indre@esperanto-indre.com

Télécharger le document  :

PDF - 108.9 ko
Specialainformilozamenof_je_la_2a_de_aprilo2017.pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 185 / 53770

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Zamenhof - Jaro 2017  Suivre la vie du site Speciala informilo   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License