Espéranto Indre

Gazetara Komuniko okaze de Esperanto-Tago 2024

vendredi 26 juillet 2024 par Nicole Blot

Esperanto-Tago 2024, en la 26-an de julio
Universala Kongreso de Esperanto en Tanzanio, 3a ĝis 10a de aŭgusto 2024
Antaŭ 137 jaroj, en la 26-a de julio, Ludoviko Zamenhof publikigis en Varsovio malgrandan libreton nomitan "Internacia Lingvo". La aŭtoro aperis kiel "D-ro Esperanto" - kaj ’Esperanto’ fariĝis la nomo de la lingvo. Ĝi signifas "homo kiu esperas", en Esperanto. Zamenhof esperis, ke lia lingvo disvastiĝos tra la mondo kaj ke ĝi kontribuos al la kompreno de la homoj kaj tiel al la paco. Ja ni ĉiuj scias, ke estas pli facile interkonsenti kun iu, kiam oni povas paroli unu kun la alia kaj pli bone ekkoni unu la alian.

ChatGPT en Esperanto
Pluraj milionoj da homoj en pli ol 120 landoj tra la mondo intertempe lernis Esperanton. Ĉinio publikigas ĉiutagajn novaĵojn en Esperanto (http://esperanto.china.org.cn). La Esperanta Vikipedio enhavas pli ol 350.000 paĝojn. Per ChatGPT oni povas konversacii en Esperanto ; pli ol dek traduksistemoj ankaŭ ofertas Esperanton, same kiel Google Translate. Vi povas lerni Esperanton ĉe Duolingo kaj ĉe kelkaj dekoj da aliaj lingvolernejoj.

Esperanta tradicio kiel kultura havaĵo
Kelkaj landoj jam rekonis Esperanton aŭ subtenas ĝin, kiel Vatikano, Hungario kaj Aŭstrio, kie la nacia biblioteko havas ĉirkaŭ 10.000 librojn en Esperanto en siaj kolektoj. En 2014 Pollando aldonis Esperanton kiel portanton de la Esperanto-kulturo al la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj Kroatio agnoskis la Esperanto-tradicion kiel kulturan valoraĵon en 2019. La Esperanto-PEN-Centro en 1993 estis akceptita de la tutmonda asocio de verkistoj, PEN Internacia.

Subvencioj de la EU-Komisiono
EU jam financis dekojn da internaciaj interŝanĝoprogramoj uzantaj Esperanton, kaj ankaŭ esplorprojektojn pri Esperanto. Antaŭ kelkaj jaroj, lerneja eksperimento pri Esperanto kiel unua fremda lingvo en la bazlernejo estis subvenciita : Post lernado de la tre simple strukturita Esperanto, lernado de alia lingvo estas konsiderinde pli facila (Multilingual Accelerator, MLA,
https://mla.esperanto-france.org/images/mla-kajero.pdf )

Esperanto, tiu nova lingvo, kiu tre plifaciligas la lingvolernadon, estas pli kaj pli agnoskata kaj subtenata.

Universala Kongreso de Esperanto en Tanzanio
Estas jam tiom da Esperanto-parolantoj en Afriko hodiaŭ, ke Universala Esperanto-Asocio tie ĉi-jare unuafoje okazigas sian ĉiujaran mondkongreson - en Aruŝo en Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Esperanto estas ankaŭ tial aparte alloga por afrikano, ĉar ĝi ne estas kolonia lingvo, sed komuna lingvo por la tuta mondo, kun egalaj rajtoj por ĉiuj ĝiaj parolantoj.

Lerneblas en kvarono de la tempo bezonata por la angla
Esperanto estas strukturita laŭ simplaj reguloj kaj do povas esti lernata en proksimume kvarono de la tempo necesa por lerni lingvojn kiel la anglan aŭ la hispanan. Unuflanke tio signifas, ke vi povas lerni la bazojn de la lingvo en du-tri semajnfinoj. Aliflanke, en Esperanto oni povas kun la sama tempodaŭro atingi signife pli altan lingvonivelon ol en aliaj lingvoj.
Esperanto kiel ŝanco por homoj kun malpli da edukado
Ĉar Esperanto estas pli rapida kaj pli facile lernebla, tiu ĉi lingvo povas esti lernata ankaŭ de homoj kun malpli alta edukado, kiuj en multaj kazoj ne sukcesas lerni ekzemple la anglan. Tio signifas, ke ankaŭ tiuj homoj povas sperti rektajn internaciajn kontaktojn ene de EU kaj aliaj landoj.

Se la angla ne funkcias por vi : lernu Esperanton !
La projekto de EU, ke ĉiu EU-civitano povu paroli du fremdajn lingvojn, verŝajne nur tiam pli bone progresos, se ankaŭ Esperanto estos subtenata en tiu ĉi kadro. Laŭ la plej nova enketo, Eurobarometer Special 540, nur 50% de EU-civitanoj informas, ke ili povas paroli la anglan sufiĉe bone por teni konversacion - la aliaj 50% aŭ eble eĉ pli granda parto de la EU-loĝantaro estas ekskluditaj. Ekde la enketo antaŭ 11 jaroj, ĉi tiu procentaĵo pliiĝis nur je 6% - oni povas facile imagi ke, se la nuna strategio daŭros, ĉirkaŭ duono de EU-civitanoj ankoraŭ post dek jaroj estos ekskludita de regado de la angla kaj tiel de internacia komunikado.

Danke al ĝia pli facila kaj pli rapida lernado, Esperanto ofertas la ŝancon kunigi EU-civitanojn en komuna lingvo.
__
Lu Wunsch-Rolshoven


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License