Espéranto Indre

Saluton, Paralela Universo estas unu-taga festo...

dimanche 30 juin 2024 par Nicole Blot

Saluton,
Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj tra la mondo, la tria sabato de aŭgusto jare :
https://paralelauniverso.com/
Ĉi-jare Paralela Universo okazos la 17a de aŭgusto, kaj estos pli vaste festita ol iam antaŭe : por helpi, bonvolu plusendi ĉi tiun invit-mesaĝon al EO-organizantoj aŭ aktivuloj, kiujn vi konas en via lando.
Planu eventon kaj afiŝu ĝin
Eventoj estas en-personaj (ne virtualaj) kaj kutime inkluzivos grupan agadon kaj manĝon, daŭrante kelkajn horojn. La celo estas doni al ĉiu Esperantisto, eblecon partopreni sen vojaĝi tro for. Oni povos renkonti novajn (kaj malnovajn) amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn.
Sendu vian eventon al kunordiganto Jed Meltzer (paralelauniverso gmail.com) aŭ afiŝu ĝin al la Google-grupo de Paralela Universo 2024 :
https://groups.google.com/g/paralel...
Ne forgesu preni foton kaj afiŝu ilin rete, ekzemple sur la PU Facebook-paĝo :
https://www.facebook.com/groups/par...
...aŭ sur la PU Telegram-grupo.
Amike, Andy Blair GEKO +1 902-717-2639


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License