Accueil > L’Espéranto > Vidéos

Konkurso “Mia Asocio, mia urbo"
Gajninto de la konkurso “Mia Asocio, mia urbo” La filmeto “Minga Guazú” de Alexandra Mendieta gajnis la unuan lokon en la konkurso “Mia Asocio, mia urbo”.
Ĉu vi jam spektis ĝin ? Per ĝi vi konatiĝos kun la urbo Minga Guazú kaj kun la agado de la aktivulino Alexandra Mendieta por la renaskiĝo de la Esperanto-movado en ŝia lando. La nomo Minga venas el la keĉua lingvo kaj signifas “kolektiva laboro”. Guazú estas sufikso komuna al pluraj indiĝenaj lingvoj de Sud-Ameriko kaj signifas “granda”. Ni esperas plian fruktodonan grandigon de tiu laboro kaj kompreneble plenan sukceson de la kolektivo en Paragvajo. Gratulon al Alexandra kaj al la paragvajaj esperantistoj !
Spekti la filmeton eblas ĉi-tie : https://tinyurl.com/v6osyr9
fr
L’Espéranto
Vidéos
?
|
OPML
?