Espéranto Indre

Stipendikonkurso por partopreni en la 57-a ILEI-kongreso

mercredi 8 mai 2024 par Nicole Blot

Stipendikonkurso por partopreni en la 57-a ILEI-kongreso
Se vi estas agema kaj interesita pri instruado, sed ne nur…
ILEI stipendios 10 partoprenantojn de ILEI - kongreso, kiu okazos en Maceio, Brazilo, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024. Bonvolu diskonigi ĉi tion en viaj asocio, sekcio kaj ĉirkaŭaĵo. La kongreso de ILEI celas plibonigi vian lingvokonon kaj didaktikon.
La stipendio kovras restadkostojn (loĝado en gastejo proponita de la LKK) kaj maksimume 150 EUR de vojaĝkostoj. Stipendiatoj mem pagas la bazan kotizon de aliĝo laŭ unua periodo.
La kondiĉoj por gajni la stipendion :
Ĝisnuna kontribuo al lingva edukado kaj interkultura interŝanĝo
Sindevigo plu aktivi en la organizo
Sindevigo al plentempa partopreno en la kongreso
Vi povas aliĝi al la kongreso ankaŭ sen la stipendio kaj mem pagi la kostojn..
Por peti la stipendion, nepras plenigi :
La Aliĝilon en la paĝo 2024.kongreso.org
La Stipendipetilon : https://forms.gle/Lis6xQURiW3zSMvx7
Limdato por la stipendipeto estas la 31-a de majo 2024.
Se vi havas demandojn, skribu al :
ilei.kongresoj gmail.com , kopie al laura.brazzabeni gmail.com
Bonvenon !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License