Karaj kolegoj kaj amikoj,
Iam antaŭe mi sendis al pluraj el vi la numerojn de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia. Nun La Riverego kuniĝis kun Lumo, la revuo de Kanada Esperanto-Asocio, kaj do estas unu revuo (Lumo), de du asocioj : KEA kaj ESK. Tiu ĉi numero estas bunta kaj varia, kaj muzikamantoj trovos ĝin aparte interesa.
https://esperanto.ca/wp-content/uploads/2023/07/Lumo_2023_1-fina.pdf
Notu ke la plej fruaj numeroj de Lumo (1902-1904) kaj plej lastaj (2009-2023) estas haveblaj en la retejo de KEA (esperanto.ca). Ĝis nun Lumo estis havebla nur al la membroj de Kanada Esperanto-Asocio, sed nun ĝi estas alirebla al la mondo. Notu aparte la antaŭlastan almanakan numeron de Lumo, kiu aparte pritraktas la pasintjaran UK-on, aparte la novan originalan teatraĵon "1910" (atendadan venontjare libroforme).
Bonan someron kaj bonan legadon !
Amike,
Ĵenja Amis, la redaktoro Lumo