Espéranto Indre

Karaj kolegoj kaj amikoj, Iam antaŭe mi sendis...

lundi 24 juillet 2023 par Nicole Blot

Karaj kolegoj kaj amikoj,
Iam antaŭe mi sendis al pluraj el vi la numerojn de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia. Nun La Riverego kuniĝis kun Lumo, la revuo de Kanada Esperanto-Asocio, kaj do estas unu revuo (Lumo), de du asocioj : KEA kaj ESK. Tiu ĉi numero estas bunta kaj varia, kaj muzikamantoj trovos ĝin aparte interesa.
https://esperanto.ca/wp-content/upl...
Notu ke la plej fruaj numeroj de Lumo (1902-1904) kaj plej lastaj (2009-2023) estas haveblaj en la retejo de KEA (esperanto.ca). Ĝis nun Lumo estis havebla nur al la membroj de Kanada Esperanto-Asocio, sed nun ĝi estas alirebla al la mondo. Notu aparte la antaŭlastan almanakan numeron de Lumo, kiu aparte pritraktas la pasintjaran UK-on, aparte la novan originalan teatraĵon « 1910 » (atendadan venontjare libroforme).
Bonan someron kaj bonan legadon !
Amike,
Ĵenja Amis, la redaktoro Lumo


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License