La 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en Tieso - Senegalo

mardi 14 septembre 2021 par BLOT Nicole

Karaj,
Bv. konsideri tion ĉi kiel afablan inviton al vi – kara samideano, kara esperantisto de ajna lando, kara amiko aŭ amikino de Afriko, vi ĉiuj, kiuj pensas, ke ankoraŭ havas sencon kunveni kiel homoj kun homoj en la nuna mondo de multaj problemoj – por veni al la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE). Tiu ĉi kongreso disvolviĝos sub la temo : Esperanto, ŝanco kaj ne minaco por Afriko, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 en Tieso, Senegalo.

En Tieso, urbo staranta oriente de la ĉefurbo Dakaro prepariĝas por vi ĝoj- kaj ĝuoplena semajno. Bonvolu ne preterlasi tiun ŝancon viziti Senegalon ! Venante al la kongreso, vi helpos per via ĉeesto surloke montri la diversecon de nia E-movado, kie ĉiu homo povas senti sin sekura en siaj loka kaj persona identecoj, kie ĉiuj hejmiĝas lingvegalece.

Dum la kongresa periodo vi povas malkovri multon, lerni, renkonti ekkonitajn amikojn, amikiĝi kun novaj personoj, amuziĝi. Vi povas ankaŭ sperti la gastamon de lokuloj, la ĉarman belecon de la lando tra komunaj ekskursoj, kiujn ni aranĝos kaj krome provi tipe lokajn kuirartaĵojn kiel, Tiebudien, Jasa kokaĵo ktp. Mallonge, venante al la kongreso, vi ne enuos.

La organizantoj esperas partoprenon aŭ subtenan aliĝon al la kongreso de esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Bv. jam nun plani vian vojaĝon al la 8-a AKE en 2022. Tieso ĝojas bonvenigi vin ĉiujn por spertigi vin pri aspektoj de la bunteco kaj riĉeco de la tero Teranga, la hejmo de gravaj personoj kiel Cheikh Anta Diop, Awa Thiongane, Lamine Diop… !

Vi povas komenci rete enskribigi vin por la 8-a AKE per : https://afrika.esperantujo.io/8-ake/aligilo/

Adjévi Adjé
Membro de la Afrika Komisiono de UEA


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 / 155835

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License