Espéranto Indre

Grésillon - Interkant stagxo 17-22a de oktobro 2023.

samedi 16 septembre 2023 par Nicole Blot

Saluton al ĉiuj,
Ĉu Esperanto plaĉas al vi ?
Ĉu vi ŝatas/us kanti ?
Ĉu vi emas amikan etoson ?
Do, kial ne kuniĝi al nia interregiona koruso Interkant’ ?
Du fojojn jare (dum la aŭtuna kaj printempa lernoferioj) ni trejniĝas dum 4/5 tagoj en la kastelo de Greziljono. Nia nova ĥorestro Bernard, kompetente, afable, humure, gvidas nin por lerni kaj kanti kantojn de la mondo. Ne necesas esti spertulo pri kantado, ankaù ne pri Esperanto.
Kutime, ni kantas 3 horojn matene kaj 2 horojn posttagmeze. Tiel, restas sufiĉe da tempo por profiti de la bela greziljona parko, promenadi piede aŭ bicikle en la ĉirkaŭaĵoj, ripozi ktp. Ĝenerale, por doni celon kaj motivon, ni finas la staĝon kun eta koncerto aŭ almenaŭ prezento de nia laboro.
Ankaŭ estas oportuna okazo por paroli Esperanton kaj plibonigi sian lingvonivelon. Ofte, aliaj renkontiĝoj okazas samtempe, do plia okazo por konatiĝi kun aliaj homoj.
La venonta staĝo okazos de la 17a ĝis la 22a de oktobro 2023.
Se vi deziras pliajn informojn, ne hezitu kontakti :
Laurent Peuch : ltpeuch hotmail.com 06 89 86 12 97
Bernard Bigonnet (la ĥorestro) : espero84 aol.com 06 49 98 56 93


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des associations françaises  Suivre la vie du site Maison culturelle de l’Espéranto - Château de Grésillon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License