Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1183 2024-09-10

mardi 17 septembre 2024 par Nicole Blot

5-A VK : OFICIALA EMBLEMO KAJ ALIĜO (SENPAGA POR INDIVIDUAJ MEMBROJ DE UEA ĜIS LA 13-A DE NOVEMBRO !)
La 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2024 ! Jam eblas aliĝi al ĝi : vk.esperanto.net/2024. Ĉiuj individuaj membroj (IM) de UEA povas senpage aliĝi – tamen aliĝo senpagas por IM nur ĝis la 13-a de novembro 2024 ! Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe membriĝi al UEA kaj aliĝi al la VK ĉe vk.esperanto.net/2024/aliĝilo. Alternative eblas unue aliĝi rekte ĉe UEA, kie ankaŭ eblas elekti aliajn aliĝ- kaj donac-opciojn : uea.org/alighoj/alighilo. Donacoj ĉiam bonvenas : eblas dona ! ci dum al iĝo (eĉ se senpage aliĝante) aŭ aparte, per speciala konstanta fonduso de UEA por la VK : uea.org/alighoj/donacoj/vk. Donacoj al la VK helpas kovri la kostojn de la evento kaj ebligas senpage partoprenigi nepagipovajn homojn, kun speciala atento al junuloj, virinoj kaj pensiuloj. Ĉiuj, kiuj donacas ekde 50 EUR, aperos (se konsente) kiel Subtenanto de VK sur la Listo de aliĝintoj de la 5-a VK.

La 5-a VK estas realigo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko. Ĝia temo estas : « Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo », sama de la ĵus okazinta 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). Ĉefgvidas la organizteamon la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., respondeca en UEA i.a. pri Kongresoj kaj Reta Agado. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la VK-n la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Subtenas la muzikan programon Eurokka/Vinilkosmo.

La emblemo de la 5-a VK fariĝas la definitiva oficiala emblemo de la VK. Ĝin kreis Toni Espinosa Largo (el Hispanio). La emblemo revokas en nian memoron la emblemojn de ĉiuj antaŭaj eldonoj de la VK. Ĝi sugestas flaman formon, kiu dinamike envolviĝas por reflekti la varmon, pasion kaj daŭran vivforton de la Esperanta komunumo. Ĝi uzas la kernajn primarajn kolorojn (ruĝa, flava kaj blua), kiuj interplektiĝas por krei verdan, oranĝan kaj nigran kolorojn, ankaŭ ĉeestajn en la emblemo de UEA. Tiuj koloroj ne nur estetike kunfandiĝas, sed ankaŭ simbolas unuecon en diverseco. La verda stelo, kiu prezidas la bildon, reprezentas Esperanton kaj la esperon. Ĝi kompletigas tiun desegnan kompozicion, reliefigante la blankan fonon, kiu elvokas la ideon de paco kaj de senfina spaco por ! daŭra kr eemo kaj agado.

La VK estas la plej granda reta evento por esperantistoj. UEA ĝin organizas ekde 2020. Ekde 2022 ĝi okazas ĉiam fine de la jaro, sub la temo de la samjara UK. Ĝi estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj kaj socia programo. Dum la VK partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF), lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, kursetoj, klerigaj programeroj, diskutoj kaj multe pli ! Por proponi ion por la VK-programo aŭ por la ViMF, uzu la formularojn disponeblajn ĉe vk.esperanto.net/2024/programo. Al la antaŭa VK aliĝis 1294 personoj el 95 landoj aŭ teritorioj kaj ĝi enhavis pli ol 200 programerojn. Ni esperas pri simila sukceso por la 5-a VK kaj kalkulas je ĉiuj vi por tio !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License