Turneo de Aleksandr MELNIKOV 2011, SINTEZA RAPORTO

lundi 6 février 2012

Yves Nicolas, organisateur de le tournée 2011 de Aleksandr Melnikov, a adressé le message suivant à tous les participants :

Karaj amikoj,

Dum 14 prelegoj Aleksandr parolis al proksimume 150 esperantistoj kaj 80 ne-esperantistoj. Ni aldonu la lernantojn kiujn li renkontis en Gérardmer kaj du gimnaziajn klasojn en Poitiers.
La plej ofta pritraktita temo estas la nuna situacio en Rusio. Kiel asertas Ginette Martin “Kiu venis por spekti turismaĵojn iom elreviĝis „ ! Videble, la prelegoj ĉie plaĉis ĉar Aleksandr tre libere priparolis la nunan situacion en sia lando. « Multaj demandoj » en Thionville, « Ege plaĉis » en Clermont-Ferrand, « Tre plaĉis, en tre bona etoso » konfirmas Châteauroux.
Vi sendis bonajn gazetajn artikolojn, notinde de Gérardmer, Clermont-Ferrand kaj Châteauroux. Intervjuo okazis en « Radio Arverne ».
La urbodomo de Le Mans oficiale akceptis lin, kiel civitanon de ĝemela urbo Rostov ĉe Dono. Filmeto estas spektebla laù jena (kaj tre facile memorebla) adreso :
http://www.youtube.com/watch?v=nZwO15GgcmQ&feature=channel video title
En Lyon okazis instruado kadre de CERL por 10 staĝantoj. « Ne tede ! » komentas Joseph Catil.

Aleksandr deklaras sin preta por nova turneo aù seminarioj aù por gvidi kursojn. Jen propono kiu ne restos sensekva !

Dankon al Aleksandr kaj vi ĉiuj pro tiu bonega turneo.

Sed, la plej bona sinteza raporto estas tiu de Aleksandr mem, kiun vi povos legi ĉi-sube :

PDF - 8.6 ko
Turneo_2001_-_Sinteza_raporto_-_Aleksandr_Melnikov. pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 282 / 52992

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Manifestations   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License