Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1179 2024-08-10

dimanche 11 août 2024 par Nicole Blot

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE LA INDIĜENAJ POPOLOJ DE LA MONDO, 9 AŬGUSTO 2024
La ĉi-jara Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo speciale atentigas pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj kiuj vivas en libervola izolado. Tiuj grupoj estas la plej bonaj konservantoj de la teritorioj kie ili vivas – se iliaj rajtoj estas respektataj. Ili ankaŭ atestas la kulturan kaj lingvan riĉecon de la homaro.
Indiĝenaj popoloj vivas tra la tuta mondo, en ĉirkaŭ 90 landoj. Tamen ili respondecas pri 7000 lingvoj kaj 5000 malsamaj kulturoj. Temas pri unikaj manieroj rilati al homoj kaj al la medio. Ili rajtas vivi kaj flori : ni bezonas tiujn sciojn, lingvojn kaj mondvidojn, se ni volas daŭre loĝi en vere vivanta mondo. Kiel diris la brazila indiĝena verkisto Ailton Krenak : « Aŭ vi aŭskultas la voĉojn de ĉiuj aliaj estaĵoj, kiuj loĝas kun vi sur la planedo, aŭ vi faras militon kontraŭ la vivo sur la Tero ».
Ni speciale atentigas pri lingvaj rajtoj. Laŭ la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, tiuj rajtas revivigi siajn lingvojn kaj utiligi, evoluigi kaj transdoni ilin al estontaj generacioj. Ili rajtas kompreni kaj esti komprenataj en politikaj, juraj kaj administraj procedoj. Ili rajtas al edukado en siaj propraj lingvoj. Ilirajtas starigi la proprajn amaskomunikilojn en tiuj lingvoj.
Kiel ĉi-jare memorigis la 23a sesio de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Demandoj, lingvoj kaj kulturaj praktikoj estas esencaj por memdetermino, kaj la membroŝtatoj devas alpreni pli fortajn rimedojn por protekti tiujn praktikojn kontraŭ erozio kaj perdiĝo. Necesas novaj politikoj kongruaj kun la Deklaracio pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.
Tamen la sama forumo, en raporto pri la agado de UN-organoj rilate al indiĝenaj popoloj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo, konstatis ke nur la Internacia Fonduso por Agrikultura Evoluigo, la Internacia Organizaĵo por Migrado, kaj Unesko atentigis pri la graveco de lingvoj, kun speciala agado de Unesko por lingva konservado, edukado kaj partoprenado de indiĝenaj popoloj.
KIel organizo kiu celas lingvan egalecon kaj tutmondan interkompreniĝon, Universala Esperanto-Asocio subtenas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiel tutmondan klopodon por videbligi kaj aŭdebligi tiujn lingvojn. La Universala Kongreso de Esperanto de 2022, en Montrealo, Kanado, fokusiĝis je la Internacia Jardeko kiel ĉefa temo. La temo de la ĉi-jara Universala Kongreso, nuntempe kunvenanta en Aruŝo, Tanzanio, denove emfazas la gravan rilaton inter lingvoj kaj la natura medio, inkluzive la konservadon de inidiĝenaj lingvoj.
Ni plene respektu la rajtojn de indiĝenaj popoloj kaj lernu de ili pri iliaj manieroj vivi kaj kompreni la vivon. Tiel, ni trovu novajn vojojn por nia propra vivo kiel tutmonda komunumo.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License