Espéranto Indre

Hori Jasuo - Ursa mano

mercredi 8 mai 2024 par Nicole Blot

Karaj amikoj,
Nun en Japanio ursoj farigxas pli kaj pli dangxeraj bestoj. Antaue ili logxis en montoj kaj arbaroj aparte de homoj kaj malofte aperis en vilagxoj, sed ju pli malmultigxas vilagxanoj, des pli ili transvenas al la homaj vivoj. Krome vintro mallongigxis pro klimatsxangxo kaj ili vekigxas pli frue el la vintra dormo, kaj sercxante mangxajxojn, ili aperas en vilagxoj kaj ecx al urbetoj, kie estas pli da mangxajxoj.
Hodiau mi iris al legomvendejo. La posedanto demandis sian edzinon, cxu iu acxetis ursan manon. « Ursan manon ? » Mi pensis, ke gxi estas iu kapsiko, c^ar estas kapsiko nomata « Ungo de falko ». Li montris al mi tiun Ursan Manon. Mi estis surprizita kaj ridegis. Vere gxi similas al Mano de Urso kun 9 fingroj. Gxi kostis 230 enojn (malpli ol 2 euroj). Mi tuj acxetis gxin.
Reveninte hejmen, mi vokis mian edzinon kaj montris gxin. Ankau sxi surprizigxis kaj ridegis. Venis juna patrino kaj sxia filo lau la strato antau mia domo, kaj mi montris la Manon. La filo timis kaj ne volis tusxi gxin, nek fotigxi kun gxi.
En tiu legomvendejo venis sinsekve nepalaj gejunuloj, kiu kiuj mi interparolis, cxar mi amas Nepalon, vizitinte gxin 20 fojojn. Mi estis tre gxoja renkonti nepalajn gejunulojn. Hodiau estas tre bona felicxa tago por mi. Mi dividas mian gxojon kun vi.
Hori Jasuo

ursa mano

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License