La mondaj kristanoj kongresos en Pollando La...
La mondaj kristanoj kongresos en Pollando
La 72-a Kristana Esperanto-Kongreso de KELI, okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en la naskiĝloko de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, Pollando. Ĝi okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro. La kongresa temo estas « Dialogo inter religioj ».
La organizantoj KELI, Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Eo-Societo deziras montri al vi multreligiecon kaj multkulturecon de la regiono Podlaĥio, ankaŭ dum la kongresaj kunsidoj ekster la urbo :
· Pri hebreoj en la pitoreska urbeto Tykocin plena de hebreaj spuroj
· Pri ortodoksuloj en la fama urbeto Supraśl
· Pri katolikoj en la sanktejo Sankta Akvo
· Pri islamanoj en Kruszyniany
· 2 tagojn ni oferos al la katolika kaj aliaj religioj surloke. Pli da informoj ĉe : https://espero.bialystok.pl/eo/keli...
Nicole Blot
Articles de cet auteur
- Hispana Esperanto-Kongreso - 5a ĝis la 8a de Septembro de 2024 - Valencio-Cheste
- Esperanto Loiret - stage mensuel 14 avril
- Kanada Unua Lumo de 2024 - vivi dummilite en Ukrainio, vizito al Koreujo, kaj pli !gio dividi kun vi la novan...
- Gresillon - 12-20 avril stage Printempas
- EDE - préparation des élections européennes
- [...]