Espéranto Indre

SEL Serbia Esperanto-Ligo - Progresigaj internaciaj retkursoj

dimanche 13 octobre 2024 par Nicole Blot

Progresigaj retkursoj
Se vi jam lernis Esperanton kaj volas plilertiĝi en la lingvouzo, vi estos bonvena en internaciaj retkursoj de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) :
1. Konversaciaj ekzercoj, de la nivelo A2/B1 al B2, gvidanto : Nedeljka Ložajić (Nedeljka Loĵajiĉ) :
Amika etoso kaj amuzaj dialogoj
Ĉiutagaj temoj kaj viaj spertoj el kaj ekster Esperantujo
Pliriĉigo de la vortprovizo
Komuniklertoj en diversaj situacioj
2. Konversacia kurso : de la nivelo B1/B2 al C1, gvidanto : Radojica Petrović (Radojica Petroviĉ) :
Kunlabora etoso ; komuna kreado de novaj scioj kaj komuniklertoj
Interŝanĝo kaj debatoj pri esperantujaj kaj eksteresperantujaj temoj
Aŭtentaj studmaterialoj :
E-literaturaj verkoj, gazetartikoloj, eseoj de kursanoj mem
Interkultura komunikkompetento
Vortprovizo, parolturnoj, parolstiloj
3. Gramatiko de Esperanto : nivelo : B, ekde la Fundamenta Gramatiko de L. L. Zamenhof ĝis specifaj gramatikaj konsideroj kaj komprenoj tra intensaj ekzercoj kaj studado de aŭtentaj E-fontoj ; gvidanto : Radojica Petrović (Radojica Petroviĉ) ; ekzemplaj ekzerceroj :
Se vi deziras ĉirkaŭvojaĝi la mondon, sed ne havas sufiĉan monon por fari tion, ĉu tio signifas, ke vi mankas monon por la modvojaĝo ?

Karlo havas fratinon Olga, la fratino de Stevo nomiĝas Stela. Karlo kaj Stela promenas kune kaj Stevo vidas ilin. Ĉu tio signifas, ke Stevo vidas Karlon kun lian fratinon ?
Ĉu veras, ke iso asis kaj aso isos ?
La Unua Libro de Esperanto aperis en la jaro 1887. Ĉu tio signifas, ke ĝi estas publikita en la 19-a jarcento ?
Rikardo proponas novan projekton kaj vi samopinias kun li. Ĉu tio signifas, ke vi akordas kun la projektpropono de Rikardo ?
Via Esperanto-klubo organizas kursojn, art-vesperojn, vojaĝojn, literaturajn konkursojn kaj multon alian. Ĉu tio signifas, ke via klubo plenumas multajn aktivecojn ?
Ĉiuj tri kursoj estas inkluzivaj por vidantoj kaj nevidantoj.
Eblas aliĝi per
https://forms.gle/D1g5avmrM1mnGBGF9

Bonvenon !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License