Espéranto Indre

La Mediteranea Esperanto-Semajno okazos en Marto 2025

dimanche 13 octobre 2024 par Nicole Blot

La Mediteranea Esperanto-Semajno 2025 okazos de la 15-a ĝis la 22-a de marto 2025, same kiel lastajn jarojn en la hotelo Miléade en Les Issambres, apud la Mediteranea marbordo en Suda Francio.
La semajno inkludos Esperantajn kursojn kaj konversaciajn rondojn por tri grupoj kaj kompletan distran programon, kaj ekskurson por profiti la belan veteron de la Lazura Marbordo komence de la printempo.
La semajno komenciĝos sabaton la 15-an de marto je la 16:00 kaj finiĝos sabaton la 22-an de marto je la 11:00.
Kursoj estos gvidataj de elstaraj instruistoj :
kurso 1 (komencparolantoj) : Rodica TODOR (Rumanio)
kurso 2 (paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-literaturo) : Pawel FISCHER-KOTOWSKI (Pollando)
kurso 3 (paroliga-kleriga kurso pri ekologio) : Manfred WESTERMAYER (Germanio)
Pli da detaloj aperas sur la retejo de Esperanto-Provence aŭ vi povas sendi al ni retmesaĝajn demandojn.
Estas nur limigitaj eblecoj partopreni en tiu semajno. Do indas aliĝi rapide !
Vi povas aliĝi dumaniere rete
https://www.helloasso.com/associations/esperanto-provence/evenements/mediteranea-esperanto-semajno-2

MES 2025

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License